← Reen al A

PIV · 215

agent¹o

agent1o
Persono, komisiita de iu, por konstante fari ion: administra, diplomatia agento.
Tiu, kiu reprezentas personon aŭ firmon en komercaj aferoj: kiu estas via agento en Parizo?
agentejo. Oficejo, regata de unu aŭ pluraj agentoj: teatra agentejo; patentagentejo, vojaĝagentejo.
informagentejo, novaĵagentejo. Entrepreno, liveranta informojn al gazetoj k aliaj amasinformiloj: ŝtata, privata, faka informagentejo.
svatagentejo. Komerca entrepreno, kiu faras svatadojn.