PIV 2020 · 199
★ag/i
★ag/i (ntr)
1 Eksterigi siajn kapablojn; uzi siajn fizikajn aŭ mensajn fortojn, por produkti ian efikon: lasu min nur agi! Z; kiu bone agas, timi ne bezonas Z; kiu agas afable, vivas agrable Z; agi juste Z, noble, malprudente Z, nesingarde, kun kolero Z; se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava Z; tiel agas la ĉefaj eŭropaj lingvoj. ☞ fari.
2 Konduti iel kontraŭ iu, trakti iun iamaniere: agi afable kontraŭ iu Z; agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi Z; kiu povus supozi, ke s-ino H. iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Z.
3 Ⓚ ☐ Efiki sur: kloro agas sur hidrokarbonojn; la forto agas sur la pezocentron; du fortoj, kiuj agas en malaj direktoj.
ago
1 Ekstera montro de ies forto aŭ kapablo: koniĝas birdo laŭ flugo k homo laŭ ago Z; vortojn ŝparu, agojn faru Z; diru al mi vian kredon k montru ĝin al mi en viaj agoj Z; por ĉiu ago venas la tempo de pago Z; la Agoj de la apostoloj N; ĝi estas ago de Belialo Z. ☞ akto. Rim. Inter ago k faro ekzistas tiu nuanco, ke per ago oni akcentas la intencitecon aŭ la eksteran aspekton, dum faro altiras la atenton plie al konkreteco.
2 Ĝenerala ideo pri efikprodukto: se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas […] Z; verbo de ago; la ago demandi.
3 ☐ Fizika grando egala al integralo de energio laŭ tempo: la agkvantumo de Planck indikas la skalon de kvantumaj efikoj.
aga
1 Rilata al ago: aga substantivo.
2 ☐ (pp alterna kurento) Reela komponanto de grando en ĝia kompleksa formo: aga kurento; aga povumo.
agado
1 Longa aŭ ripetita ago; serio, komplekso da agoj: mia maniero de agado ne kontentigas vin Z; havi plenan liberecon de agado Z; ilia agado estas danĝerega por nia afero Z; socia agado; agada komitato. ➞ plenumi, ekzekutivo.
2 La tuto de la agoj, konsistigantaj literaturan rakonton: loko de agado: arbareto Z; la komplika malrapida agado de tragedio. ☞ intrigo, sceno.
stresa aganto. Ĉiu aganto, kiu trudas novajn kondiĉojn al la organismo: malvarmo, akcidento, veneno, emocio ktp estas stresaj agantoj.
agigi. Fari, ke iu agu, lasi libere agi: mi plene agigos mian koleron X.
interagi. Efiki aŭ influi al si reciproke: la ideoj interagas; oni interagas kun aliaj uzantoj.
interaga 💻 Ebliganta aŭ rilatanta ambaŭdirektan komunikadon kun uzanto dum funkciado: interaga komputila sistemo; interaga televido. ☞ dialogo, realtempa.
kontraŭagi ☐ Agi en kontraŭa direkto: kontraŭagantaj fortoj.
kunagi
1 Samcele kunlabori: ĉiuj partioj kunagis por eviti internan militon.
2 ☐ Agi en unu sama direkto: du fortoj kiuj kunagas adiciiĝas.
misago Ψ Ago farata erare pro kaŭzo, kiun la aganto ne konscias, anst. la intencata ago, ekz. misprononco, mislego, mislokado.
neaga ☐ Imaginara; karakterizanta la neaktivan komponanton: neaga kurento, neaga povumo.
reagi
1 Estigi respondan aŭ reciprokan agon; agi sur la aganton: ili reagas unu sur la alian; tiraneco reagas sur la tiranon; ⚥ reagi al stimulo per moviĝo.
2 Respondi al ekstera ekscito, stimulo: ne lasu vin deprimi: reagu!; kiel li reagis al tia sciigo?; ni devas reagi al tiu propagando.
3 Ⓚ Reakcii.
reago
1 Returna efiko de io, sur kion io alia efikis: ni ne povas lasi tiun provokon sen reago; la atmosfero saturita de intergenta malpaco per neevitebla natura reago naskis la E-isman movadon Z; la tempo de reago (⚥ la daŭro inter la ekscito k la respondo). ☞ reakcio.
2 Ⓚ Reakcio 3.
3 ☐ Ago en la mala direkto: la leĝo pri ago k reago.
4 ☐ La efiko de la kuplo inter du cirkvitoj trapasataj de periodaj kurentoj, kiuj povas influi la naturon de la osciloj; la rezulto de la kuplo inter la enmeto k la elmeto de amplifa cirkvito, per kiu la enmeta tensio ŝanĝiĝas k rezulte ŝanĝas la valoron de la elmeto.
reago de induktato ☐ La magneta reago, rezultanta el la paso de kurento en la volvaĵoj de la induktato de elektra maŝino.
kontraŭa reago ⚥ Reakcio 2.
reaganto Ⓚ Reakcianto.
retroagi. Efiki per retroago.
retroago
1 💡 Reago kontraŭa al la efiko de perturbo de fenomeno: nerva, hormona retroago. Sin. retroefiko. ☞ retroreguligo.
2 Ⓣ Reago aŭtomate estigata de perturbo, k kontraŭa al tiu ĉi: termostato funkcias laŭ la principo de retroago.
superreago ☇ Metodo de amplifo per reago, uzata en la pratempaj aŭ nunaj hiperfrekvencaj radioriceviloj.
juĝagado. Proceduro.