PIV 2020 · 6673
★intrig/i
★intrig/i (ntr) Ruze aranĝi kombinon por sukcesigi aŭ malsukcesigi aferon: intrigi por ricevi oficon, postenon; intrigi por certigi la elektiĝon de kandidato; intrigi por, kontraŭ ili. ☞ insidi, kombini; ➞ kliko.
intrigo
1 Ruza agado por sukcesigi aŭ faligi aferon: en politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj, ol meritoj; intrigoj k malicaĵoj estis forgesitaj Z. ☞ artifiko, lertaĵo, ruzaĵo.
2 Sinsekvo da implikaĵoj, kiuj formas la bazon de teatra verko aŭ romano: simpla, malsimpla intrigo; rakonto, kiu tute ne havas misteran nodon de intrigo Z; mi intencis impliki tiun historion en interplekton da intrigoj Z. ☞ elnodiĝo.
3 Sekreta amafero.
intriganto. Tiu, kiu intrigas: mi scias, kiom da malĝojo faras al vi kelkaj intrigantoj, kiuj konstante krias Z.
intrigema. Inklina al intrigoj.
intrigulo. Tiu, kiu kutime faras intrigojn, ruz-aranĝojn.