PIV · 6603
★insid/i
★insid/i (tr) Prepari sekrete ruzan rimedon, por trompi k malutili: li insidas, por kapti malriĉulon X; insidi kontraŭ la virto de virino B; ne insidu kontraŭ la domo de virtulo X; neniu vidas, kio lin insidas Z (ne atendita malfeliĉo). ☞ atenci, embuski, konspiri.
insida. Enhavanta insidojn: insidaj karesoj, demandoj, rezonoj, atakoj; virino plena de insida k subtila ĉarmo; li sidas inside en kaŝita loko X.
insido. Ago de insidanto k rezulto de tiu ago: malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn X; ili faras insidon kontraŭ li X; la demandoj de la enketisto estis plenaj de insidoj; insido pri sango X. ☞ artifiko, reto, kaptilo.
mortinsidi. Insidi, por iun mortigi. Rim. Embuski havas esence la signifon de milita aŭ perarmila atako, celanta la malliberigon aŭ la mortigon de iu. Insidi koncernas precipe neperfortajn atakojn kontraŭ ies honoro, feliĉo, riĉeco ks. Artifiko diferencas de insido per tio, ke ĝi difinas nur malgravajn, detalajn trompaĵojn, ekz. falsan pesadon, mensogon ks; cetere oni aranĝas artifikon pli por sia propra profito ol por aliula malprofito, dum per insido oni celas ĉiam k antaŭ ĉio la malutilon de aliulo.