← Reen al A

PIV · 1329

★atenc/i

atenc/i (tr)
Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti: atenci reĝon, prezidenton; atenci kontraŭ la reĝo Z. ataki, embuski, insidi, krimi.
Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj: atenci ies vivon; jen mia filo atencas mian animon Z; atenci la liberecon de la civitanoj; atenci la rajtojn de advokato, la honoron de virgulino; (f) atenci la lingvon (grave malobei ĝiajn leĝojn).
atenco. Ago de tiu, kiu atencas: la 20an de julio 1944 fiaskis atenco kontraŭ Hitlero M.
atenca. Prezentanta atencon: atenca provo; estas eĉ ne unu progreso de la penso, kiu ne ŝajnis komence atenca, malpia.
majestatenco. Atenco kontraŭ la suverena majesto.
seksatenco Leĝe punata provo havi seksajn rilatojn kun iu persono kontraŭ ties volo.