← Reen al A

PIV 2020 · 1314

★atak/i

atak/i (tr)
(iu) Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io: ataki urbon, landon, popolon; du skerminstruistoj kun ŝajna kolero atakis unu la alian Z; la sentima Patroklo atakis la malamikan ariergardon B; la lastan el amaso atakas la hundo Z; (f) ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas Z. agresi, sturmi.
(iu) Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston: ataki la registaron, la religion; ataki ies reputacion, honoron; s-ro Couturat k liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias […] Z; la plej atakata flanko de nia lingvo estas ĝia alfabeto Z; (f) ataki demandon, novan taskon (ekpritrakti).
(io) Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito: atakis lin tempesto K, la febro, tremo Z, suferego Z, sopiro al la hejmo Z; teruro lin atakis; la deziro atakis min, ke […]; novaj, ĝis nun nekonataj pensoj atakis la kapon de la juna virino Z; furioza puŝo de pasio atakis ŝin Z; krizo atakis la pezan industrion.
(io) Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco: rusto atakas feron; hidrogenfluorido atakas multajn substancojn.
atako. Ago de tiu, kiu atakas: atako de rabistoj kontraŭ la vilaĝo; ili restis ne tuŝitaj de tiaj atakoj de popola furiozo Z; neniaj atakoj de kritikistoj prezentas por ni ian danĝeron Z; esti apatia kontraŭ ĉiaj atakoj; atako de ĝojo, rido, kolero, histerio.
atakanto. Tiu, kiu atakas: forpuŝi la atakantojn; la publiko, kutiminta opiniadi ĉiun atakanton bravulo k ĉiun atakaton kulpulo Z.
atakato. Tiu, kiun iu atakas: diri almenaŭ kelkajn vortojn pri viaj atakatoj, Cart k Bourlet Z.
atakema. Inklina al atakoj: atakema karaktero, gento; (f) la atakemeco de la vento B. batalema, spitema.
elataki. Ataki, elirante el fortreso, tranĉeo ks.
kontraŭataki. Ataki, por rekonkeri ĵus perditan pozicion.
neatakebla. Ne prezentanta ian ŝancon de sukceso al atakantoj: neatakebla urbo, fortikaĵo; (f) neatakebla virto.
kurataki (tr) Kuri al iu, por ataki. sturmi.