PIV 2020 · 14656
★spit/e
★spit/e. Intence kontraŭstarante la volon de iu alia; montrante, ke oni ne timas la batalon: vi diras nur por fari spite! Z; spite al vi, barbaroj! Z; spite miajn malamikojn liberigu min! Z; spite ĉiujn argumentojn li rifuzis.
spit! Interj., esprimanta defion: vi ne kuraĝos pinĉi al li la barbon! – spit!.
spiti (tr) Montri al iu, ke oni plezuras, kontraŭstarante al lia/ŝia volo, aŭ ke oni estas preta batali: abelujon ne incitu, amason ne spitu Z; pli facile estas eviti, ol spiti Z; la kverko diris: Mi spitas al la uragano K; kiam ni la mankon de abonantoj spitis […] K; (f) laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn k la flikojn de la talivesto Z. ☞ defii, provoki.
spitado. Ago de iu, kiu spitas.
forspiti. Ironie forpermesi kontraŭulon: ĉiujn siajn malamikojn li forspitas X.