PIV 2020 · 2871
defi⁹i
defi9i (tr)
1 (iu) Aserti al iu, ke li/ŝi ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo ks: defii ĉampionon de bokso; la testudo defiis la leporon pri kurado; defii amikon ĉe bilardo; (f) defii la danĝeron. ☞ provoki, spiti, maltima.
2 (io) Prezenti nesupereblan obstaklon: tia politiko defias ĉian difinon; skribaĵo defianta la deĉifron.
defio. Ago de iu, io defianta: fari, akcepti defion; civilizacio, kiu respondas la defion, kiun la tropika klimato direktas al ĝi.