← Reen al T

PIV · 15675

★tim/i

tim/i (tr)
(iun, ion) Senti timon antaŭ: ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan Z; min timas eĉ la regna konsilantaro Z; kiu timas bestaron, ne iru arbaron Z; timi la serpentojn, la musojn; mi timas neniun rivalon; timi sian propran ombron Z; kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton? Z; korniko vundita propran voston timas Z; volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas Z; timi la morton, la suferojn, la mokojn Z; sed tio estis nenio, kion oni devus timi Z; ĉion ceteran oni ne bezonas timi Z; de l’ malamikoj vi estu timata! Z; (abs) kiu ne krimas, tiu ne timas Z; timi pri, pro sia havaĵo; mi timas pro mia Amalio Z.
(+ inf.) Heziti fari ion; provi eviti ion, de kio oni atendas ion malbonan: vi certe timas iri vespere tra la urbo Z; mi timis konfesi tion al ŝi; li timis diri Z; timi entrepreni vojaĝon Z; ne timu servi al ili Z; Jozef, […] ne timu preni al vi vian edzinon Maria N. deziri.
(+ subprop.) Havi la antaŭsenton, ke io malbona povus okazi pli-malpli baldaŭ: mi timas, ke oni vin aŭskultas Z (kaŝe); mi serĉos mian horloĝon sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos Z; adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi Z; mi forte timas, ke tiu tago neniam venos Z; la E-istoj ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri la deziro helpi al unuiĝo de la homaro Z; mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn Z; ŝi salutis neniun, oni povus pensi, ke ŝi timis, ke de saluto ŝi rompiĝus Z; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus E-on Z. esperi. Rim. 1 Foje Z. uzis la volitivon kun negacio: mi timas, ke li ne rakontu tion al iu (ke li rakontos). Pro la ebla konfuzo kun la normala nea formo (mi timas, ke li ne rakontos…) tiu dirmaniero estas evitinda.
(iun) ב Rigardi kun respekto k obeemo: bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon X; vi elserĉu homojn bravajn, timantajn Dion, veramajn, neprofitamajn X; la edzino timu sian edzon N.
ne timi
Ne senti timon antaŭ iu aŭ io.
Esti ŝirmita, imuna kontraŭ: malriĉulo ŝtelistojn ne timas Z; malbona herbo froston ne timas Z (pf); kiu akvon evitas, droni ne timas Z; ĉapelo, kiu ne timas la pluvon.
timo
Emocio estigata de ia okazaĵo, kies nekutimeco aŭ danĝereco surprizas, k al kiu oni ne kapablas trovi taŭgan reagon: timo havas grandajn okulojn Z (ĉion troigas); se malsato turmentas, lupo timon ne sentas Z; fali en timon Z; tremi de timo Z; mi ne povas trankviliĝi de timo Z; sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon Z; L. de timo elfaligas la cigaredon Z; mi ne estas homo de pala timo Z; premata de nedifinebla timo Z.
Atendado de neagrablaĵo, bedaŭrindaĵo: ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Z; transdoni la aferon al ies dispono sen timo, ke li lasos ĝin fali Z; ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos Z; ŝi mallevis la okulojn pro timo, ke ŝi denove ne ridu Z (ke ŝi ridos; Vd Rim. 1); ilin forpelas la timo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj Z; senti timon fari ion. fobio.
Respekta obeemeco: la komenco de la saĝo estas timo antaŭ Dio Z; kun timo al Dio en sia koro Z; servu al la Eternulo kun timo k ĝoju X; servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo N. Rim. 2 Post timo la prepozicio de povas esti konfuza (la timo de la infano, la timo de la polico); por tion eviti oni uzu por la objekta suplemento aŭ antaŭ (la timo antaŭ Dio) aŭ, kiam la tempa signifo de antaŭ estus ĝena, jeal: timo je aŭ al la baldaŭa morto.
tima. Rilata al timo: tima krio, gesto; antaŭ tima (timanta) okulo potenciĝas eĉ kulo Z.
timegi. Tre forte timi: la pafojn timegis la anasoj; princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke lia nomo estu timegata Z; la pigoj k kornikoj timegiĝis de la krioj Z.
timego. Tre granda timo: kun timego batis la atendado en ĉies brusto Z; kun timego ili forkuris de la terura loko Z.
timema. Inklina al timo: la timema knabino rampis en la angulon; timema kiel leporo; (analoge) ne prezenti ĝin en formo de timema cedo Z; kun fiera forĵeto de ĉiu timema sinĝenado Z; timeme ĝi tremis antaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj Z.
timemo, timemeco. Eco de iu timema: la leporo kuris nur pro timemeco Z; (min) pereigis la malbenita timemeco! Z.
timeto. Malgrava timo. zorgo, maltrankvilo.
timigi, timigadi. Fari, ke iu timu: brueto, venteto, ĉio lin timigis; ili timigas la E-istojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la E-istoj ilian liberecon! Z; ke mia projekto faros malbonan impreson, tio ĉi tute ne devas nin timigi Z; B. enrigardas tra la pordo k timigite sin kaŝas Z; Helga tiel ofte timigadis ŝin per sia sovaĝeco! Z; per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos Z. teruri.
timiĝi. Ektimi: ŝi timiĝis k iris returne Z; kial do vi ne parolas?Mi timiĝis, Via moŝto Z.
timinda. Tia, ke oni devas timi: timinda malamiko; timinda malsano B.
timulo. Homo timema: kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo Z; li ne estas el la regimento de timuloj Z. poltrono.
antaŭtimi. Akcentita formo de timi 3.
ektimi. Subite timi: kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? X; vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, k mi ektimis, ĉar mi estas nuda X; Kial vi tiel ektimis, sinjorino? Z; per sia furiozo li ilin ektimigos X; ili ektimigite saltis flanken Z.
fortimigi. Forpeli per timigo: fortimigi paseron B; la belan S. li jam kelkfoje ĉirkaŭiris, ĉiufoje fortimigata de ŝia severa rigardo Z; tio povos multajn personojn fortimigi de nia afero Z; por ke la afero per sia akreco ne tro fortimigu la homojn […] Z.
maltima. Ne inklina al timo: estu maltima k montru kuraĝon Z; li maltime paŝis renkonte al ŝi Z. aŭdaca, brava, kuraĝa.
netimigebla. Tia, ke oni ne povas lin/ŝin timigi: netimigebla kontraŭulo.
sentima. Tia, ke li/ŝi ne sentas timon: renkontiĝis la kato kun sentima rato Z; virtuloj estas sentimaj kiel leono X.
sentime. Ne sentante timon: kiu mensogas kutime, mensogas sentime Z.
tromaltima. Temerara.
birdotimigilo. Objekto, kies formo, brilo aŭ skuiĝo fortimigas la birdojn for de semita grundo ks. ĉifonfiguro.
diotima. Respekte k obeeme pia: riĉa k diotima sinjorino Z.
diotimo. Sento de respekto k obeemo al Dio: profunde enradikiĝis la diotimo de la hebreoj de B. Z.
kulistimo. Timo, kiun aktoro, preleganto ks sentas, aperonte antaŭ publiko.