← Reen al T

PIV · 15596

★terur/o

terur/o
Tre forta timo: promorta teruro estas pli malbona ol la morto Z; Moor resaltas kun teruro Z; okuloj viaj larĝiĝas de teruro W; tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro Z; atakis teruro, ektremis la kruro Z; ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj X.
(f) Persono, kiu kaŭzas tian teruron: li estas la teruro de la regiono, de la lernantoj.
terura
Tia, ke ĝi elvokas teruron: terura estas tiu ĉi loko Z; ili havis teruran aspekton Z; ili rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj Z; kiam la kuracisto kun la terura ekmovo de la ŝultroj diros al vi: Homa helpo estas vana! Z; tiuj kalumnioj donis terurajn fruktojn Z; terura estas la stato de la aferoj Z; ĉio supermezura estas terura Z.
(f) Tre forta: ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna Z.
terure
En terura maniero: terure krias la noktuo Z; ĉu estas vi, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas? Z; estis tiel terure al la malfeliĉa Inger! Z; al la malgranda knabino estis terure vidi tion Z; terure! diris la cikonia patrino Z.
(f) Ekstreme, eksterordinare: ili terure multe kisadis ŝin Z; ili estis terure fieraj pri li Z; terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj Z; terure malbona vetero Z; tiu forto de inercio terure malhelpis ĉiun nian paŝon Z; tio estis terure grava afero Z; terure, kiel mi volas manĝi! Z.
teruri (tr) Inspiri al iu egan timon: sonĝo teruras, sonĝo forkuras Z; La Eternulo estas la forto de mia vivo: kiu povas min teruri? X; la Miss nedeflorebla teruras la dancistojn W; kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin! Z; ektremas la terurita pekulo Z; tute apude de la terurita vikingedzino sidis […] Z; ili kuras terurite X.
teruraĵo. Io, vidaĵo, okazo ks, kiu teruras: la teruraĵoj de la milito.
terureco. Eco de io terura: nun mi plene sentas la tutan terurecon de l’ danĝero, en kiun mi ĵetis miajn karajn Z; la bildoj de la nokto jam estis releviĝontaj en ŝi, kun sia plena terureco Z.
teruriĝi. Subite eksenti teruron.