← Reen al F

PIV 2020 · 4465

★figur/o

figur/o
Videbla ekstera formo de estaĵo: la figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, rektiĝis Z; tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo Z; tiu ĉi rigardo laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian figuron de la instruistino Z; ŝia tuta figuro estis senmova Z; (f) li estas grava figuro de la angla literaturo.
Belarta objekto, prezentanta, reproduktanta estaĵon: Abraham disbatas la figurojn de la idoloj Z; la figurojn de iliaj dioj disbatu X; ludkartaj figuroj (reĝo, reĝino k fanto).
Kunigo de linioj, punktoj k surfacoj: geometriaj figuroj. diagramo, grafikaĵo.
Procedo, kiu igas la penson pli frapa, reliefigante la esprimon: oni distingas la literfigurojn, la sonfigurojn, la vortfigurojn, la frazfigurojn, la ritmofigurojn, la stilfigurojn, la parolfigurojn k.a.; retorika figuro. metaforo, tropo.
𝅘𝅥𝅰 Aparta, signifa notgrupo, melodia aŭ ritma. frazo 3.
figura. Rilata al figuro:
figura arto ( abstrakta);
figura senco (ne la propra, laŭlitera senco); figure uzata vorto.
figuri (tr)
Prezenti, reprodukti formon, figuron de estaĵo aŭ objekto: la statuo, pentraĵo, bildo figuras personon, leonon, floron, vazon.
Prezenti la aspekton de, roli per sia eksteraĵo: li ne figuras en tiu filmo. aktori, pozi.
figurado. Ago de tiu, kiu figuras.
figuraĵo. Io figurita. bildo, desegnaĵo, ilustraĵo.
figuranto 🎭 Aktoro, kiu ne gravas por la intrigo k prezentas nur neparolantan figuron: vivanta bildo, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj B; organizi la figurantaron de baleto, revuo, efekta teatraĵo. Sin. statisto.
figureto. Malgranda figuro (statueto, ornamaĵeto prezentanta beston ktp).
antaŭfiguri. Anticipe figuri: iuj teologoj asertas, ke la Malnova Testamento antaŭfiguras la Novan.
misfiguri. Prezenti sub malbona aspekto la figuron de iu aŭ io.
transfiguri. Doni pli brilan, noblan figuron: la ĝojo lin transfiguris.
transfiguriĝo Alpreno de glora supernatura aspekto far Jesuo, k tion memoriganta festo (6an de Aŭg.).
belfigura. Prezentanta belan figuron: belfiguraj komizoj altiras la aĉetantinojn Z.
ĉifonfiguro Z. Birdotimigilo kun proksimuma figuro de homo.
frazfiguro. Lingvofiguro, koncernanta la sintakson.  anakoluto, elipso, enalago, hipalago, hendiadino, inversio, pleonasmo, silepso, zeŭgmo.
literfiguro Lingvofiguro, koncernanta la fonetikon.  aferezo, apokopo, dierezo, krazo, metatezo, sinkopo, sinerezo, tmezo.
parolfiguro. Lingvofiguro, koncernanta la parolarton.  aposiopezo, apostrofo, eksklamacio, enumeracio, epanortozo, epifonemo, gradacio, ironio, koncedo, pretericio, prolepso, prozopopeo.
sanktfiguro. Ikono: sanktfigurojn [iu] ornamas k homojn malamas Z.
stelfiguro. Konstelacio.
stilfiguro Lingvofiguro, koncernanta stilistikon.  antitezo, enantiozo, eŭfemismo, hipalago, hiperbolo, litoto, oksimoro.
ŝakfiguro Ĉiu el la ŝakpecoj, kiuj povas moviĝi en ĉiuj direktoj (reĝo, damo, ĉevalo, kuriero, turo), kontraste al la peonoj.
tutfigure. Tiel, ke la tuta figuro estas prezentita: li estis skulptita tutfigure. busto, kapo.
vortfiguro Lingvofiguro, koncernanta la semantikon. Sin. tropo.  antifrazo, antonomazio, katakrezo, metaforo, metonimio, perifrazo, sinekdoko.