← Reen al G

PIV · 5380

grafik⁹o

grafik9o. Arto de prezentado de objektoj per desegnaj linioj: komputila grafiko.
grafika Z. Koncernanta la prezentadon de objektoj per desegnaj linioj: la grafikaj artoj (skribo, desegno, gravuro); 💻 grafika ekrano.
grafikaĵo. Scienca desegno, servanta por la tekniko k prezentanta la fenomenojn aŭ iliajn abstraktajn rilatojn per geometriaj figuroj (skaloj, kurboj kc): grafikaĵo pri varioj de temperaturo, trafiko kc. skemo, diagramo.
grafikisto. Artisto en grafikaj artoj.