← Reen al D

PIV 2020 · 3059

diagram/o

diagram/o 💡 Grafikaĵo aŭ skemo, kiu helpas klarigi fenomenon aŭ strukturon: 🍁 polena diagramo (grafikaĵo prezentanta la tempajn variadojn de diversaspeciaj polenoj); flora diagramo (skema desegno de la strukturo de floro). piramido 3, formulo.
diagramo de neŝarĝita laborado Diagramo aŭ kurbo, kiu montras la konduton de maŝino, transformilo aŭ aparato, kiam ĝi ne sorbas aŭ eldonas utilan povumon.
diagramo de kurtcirkvito Diagramo aŭ kurbo, kiu montras la konduton de maŝino aŭ aparato, kies vostaj klemoj estas kurtkonektitaj.
fazdiagramo Diagramo, montranta la stabilajn fazojn k faztransirojn de iu substanco kiel funkciojn de la termodinamikaj variabloj ekz. premo (P), volumeno (V) k temperaturo (T).
niveldiagramo Diagramo, montranta la variadon de la niveloj (de tensio, kurentintenso, povumo) laŭlonge de transsenda sistemo, ekz. konduktolineo.