PIV 2020 · 12244
piramid¹o
piramid1o
1 🏠 Monumento, kun kvar triangulaj flankoj k kvarangula bazo, servanta kiel tombo por antikvaj reĝoj de Egiptujo.
2 ∆ Pluredro, kies ĉiuj edroj escepte de unu (nomata la bazo) pasas tra unu punkto.
3 ☼ 🅢 Pli-malpli piramidforma skemo, reprezentanta diversajn procezojn, okazantajn en populacioj aŭ biocenozoj: demografia piramido (aĝpiramido); biomasa, energia, koncentriĝa piramido (pri la biomaso de la vivuloj, la energifluo, la biokoncentriĝo de toksa substanco en nutroĉeno). ☞ diagramo.
piramida. Havanta la formon de piramido.
demografia piramido, aĝpiramido. Piramido 3 pri la aĝoklasoj en populacio.