PIV 2026 · Artikolo 3519
edro
Derivaĵoj en la artikolo 7
edro MATE faco de pluredro: kubo havas ses edrojn, kvadrata piramido kvin
dekduedro pluredro havanta dek du facojn.
dudekedro pluredro havanta dudek facojn.
kvaredro pluredro havanta kvar facojn. ➞ piramido 2.
okedro pluredro havanta ok facojn.
pluredro solido limita de finia nombro da ebenaj pluranguloj. Sin. poliedro.
regul1a pluredro pluredro, kies ĉiuj edroj estas kongruaj regulaj pluranguloj, kaj kies ĉiuj pluredraj anguloj estas kongruaj: la specoj de regulaj pluredroj estas regulaj kvaredroj, sesedroj, okedroj, dekduedroj kaj dudekedroj Sin. platona korpo. ➞ kubo 1, romboedro.
sesedro pluredro havanta ses facojn. ➞ kubo 1.