PIV · 8814
★kub/o
★kub/o
1 ∆ Regula sesedro: la facoj de kubo estas kvadratoj.
2 Malgranda objekto el eburo, ligno k.a., prezentanta tian formon, ordinare markita sur ĉiu faco per aparta signo aŭ nombro da punktetoj, k servanta por diversaj ludoj: la kuboj jam falis, jam estas ĵetitaj (f malebliĝis jam ĉia ŝanĝigo. ☞ ponto). ☞ loto.
3 🍴 Malgranda peco, kun proks. tia formo: tranĉi kubojn el pano, lardo; sukerkubetoj; kubo de kondensita supo.
4 ∆ (pp nombro) Tria potenco: la kubo de 3 estas 27.
kuba
1 Havanta formon de kubo: kuba skatolo.
2 ☐ ⊕ (pp kristalsistemo) Havanta elementan ĉelon, kiu estas kubo.
3 ∆ Indikanta volumenmezuron per kubo, kies eĝoj estas la unuo de longo: kuba metro, futo.
4 ∆ (pp ekvacio) Triagrada.
5 ∆ (pp radiko) Tia, ke ĝia kubo egalas al donita nombro.
kubi (ntr) Havi la kapaciton de (certa nombro da kubaj unuoj).
kubigi
1 ∆ Potenci per tri.
2 Mezuri, kiom da kubaj unuoj entenas aŭ prezentas io: kubigi ŝtonojn, enhavon de benzinrezervujo.
kubismo ☆ Moderna arta skolo, naskiĝinta en Francio komence de la 20a jc, kiu celis evidentigi la geometriajn figurojn, en kiuj enskribiĝas la objektoj aŭ estaĵoj.
kubisto. Ano de la kubismo.
kuboido. Osto de la tarso kun kuba formo (Os cuboideum).
ĵetkubo. Kubo 2, tiel markita, ke ĉiu kontraŭparo de facoj prezentas adicie sep punktojn, k uzata en hazardludoj.