← Reen al P

PIV 2020 · 12569

★pont/o

pont/o
Konstruaĵo, ebliganta transiron super rivero, fosaĵo, alia vojo ks: ligna Z, fera ponto; la arkadoj de ŝtona ponto; azendorsa ponto; baskulponto, turnoponto, radponto, liftoponto estas moviĝpontoj; super ĝi estis konstruita nova ponto Z; grandaj araneoj devis ŝpini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn Z; (f) la afero ne staras sur pinto de ponto Z (ne urĝas); bruligi post si la pontojn (malebligi al si ĉian ŝanĝon de decido.  karto, kubo, transpasi); fari al iu oran ponton (proponi grandan profiton, por ke li entreprenu iun negocon); ponto de l’ azenoj (io malfacila nur por la nesciantoj). piliero, kapo, planko.
Platformo, meze de la ŝipo aŭ ĉe la pobo, de kiu la oficiroj komandas. Sin. komandejo.
𝅘𝅥𝅰 En klaviceno, piano k kordinstrumentoj, peco de malmola ligno, kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj k transdonas ties vibrojn al la sontabulo.
a) Fadeno, kiu kunligas du punktojn de elektra cirkvito k faras derivon. dratjunto. b) Elektra instrumento aŭ cirkvito por mezuri la rezistancon, induktancon, kapaciton k.a. de mezurobjektoj helpe de komparo kun normigitaj objektoj laŭ la nulmetodo: ponto de Wheatstone; pontocirkvito.
Ligo pro elektraj fortoj de unu atomo inter du aliaj atomoj: hidrogena ponto. ligo 3.
(pons) Ringoforma elstaraĵo, komunikejo inter bulbo, cerebelo k cerebraj pedunkloj. Sin. metencefalo.
Tiu parto de malnovmoda aŭ uniforma pantalono, kiu formas refaldeblan klapon, k kiun anstataŭas nuntempe la fendo.
(f) Interkomunikilo: ni deziras krei ligantan ponton inter la gentoj Z; E. estas ponto trans ĉiuj lingvaj limoj; tiu procedo prezentos ponton de transiro Z.
kantilevra ponto. Ponto, formita el memsubtenantaj elstaraj brakoj, konstruitaj inter du pilieroj aŭ abutmentoj k renkontiĝantaj en la mezo de spano, kie ili estas kunligitaj.
ponteto
Tre mallarĝa ponto, rezervita al piedirantoj.
Provizora ponto inter ŝipo ĉeborda k la bordo aŭ kajo.
Metala arko, staranta ĉirkaŭ la ellasilo de pafilo k ŝirmanta ĝin.
= ponto 3: sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto Z.
pontisto. Specialisto pri la konstruado de pontoj.
superponti, transponti (tr) Meti ponton super io: superponti kanalon; transponti fendegon; (f) transponti (venki) malfacilaĵon, malhelpaĵon.
transporta ponto. Senplanka ponto, en kiu la transiro okazas pere de pendigita naveda platformo.
aerponto. Komunikado per aviadiloj super zono, en kiu ĝi estas malfacila aŭ neebla per ter- aŭ mar-vojo.
arkoponto. Ponto, kies planko estas subtenata de arkaĵo.
flosponto Ponto sur rivero aŭ markolo, kies plankon subportas pontonoj aŭ boatoj, eĉ bareloj.  pontono.
fostoponto. Ponto, kies planko baziĝas sur fostoj.
latisponto. Metala ponto el latisoj.
levponto Z Ponto, kiu povas leviĝi super fosaĵo, antaŭ kastelo.
mezurponto. Ponto 4b.
moviĝponto. Ponto, kies planko povas moviĝi, por pligrandigi la dimensiojn de la superpontita vojo.
pendoponto. Ponto, kies planko estas tenata per drategoj pendantaj de metalaj kabloj streĉitaj de unu ekstremo al la alia.
rulponto. Pontforma levaparato, ruliĝanta sur du reloj. vinĉo.
stajponto. Ponto, kies planko estas tenata per stajoj fiksitaj al piliero.
ŝnurponto. Primitiva pendponto el ŝnuregoj k tabuloj.
valponto. Viadukto.