PIV 2026 · Artikolo 14708
stajo
stajo
1 MARN fortika ŝnuro, kiu streĉite tenas maston vertikala: laŭlonga stajo transversa stajo ➞ stajvelo.
2 TEKN ŝtala dratego, kiu subtenas foston de lineo aŭ antenan maston kontraŭ laŭlongaj aŭ transversaj fleksofortoj.➞ stajfosto, stajponto; stego.
3 HERA figuro en formo de tre mallarĝa ĉevrono.