PIV 2026 · Artikolo 14709
stako
Derivaĵoj en la artikolo 5
stako
2 amaso da samformaj objektoj, metitaj unu sur la aliaj: stako da libroj stako da teleroj Sin. kolonamaso. ➞ kolumno.
3 KOMP datumstrukturo konsistanta el vico de elementoj, ĉe kies unu fino oni povas aldoni aŭ forpreni elementon: oni povas realigi stakon per listo aŭ per tabelo
stakigi fari stakon el iu materialo.
elstakigi KOMP forpreni elementon el stako 3: elstakigi datumon
karbostako stako el ligno por fari lignokarbon.
plenumstako KOMP stako 3 por teni lokajn variablojn kaj la revenadreson dum plenumado de proceduro.
surstakigi KOMP aldoni elementon al stako 3: surstakigi datumon