← Reen al K

PIV 2020 · 8105

kolumn⁸o

kolumn8o
Vertikala dividaĵo de paĝo prezentanta serion de samlongaj linioj, skribitaj aŭ presitaj unu sub alia: kolumno de gazeto, de libro; ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin X.
Vico de objektoj aŭ personoj aranĝitaj unu post aŭ sub la alia: la ataka kolono konsistis el kvin kolumnoj k dek linioj; vi forgesis adicii la ciferojn de la tria maldekstra kolumno; la kolumno de la unuoj, de la dekoj, de la centoj; la vertebra kolumno (Vd vertebra 1); (ŝako) la peonoj de la reĝkolumno.
En trikaĵo, strioj faritaj per maŝoj en la sama loko en ĉiu linio.