← Reen al M

PIV · 10475

mjel/o

mjel/o (medulla spinalis) Parto de la nerva sistemo, entenata en la spino. encefalo.
oblonga mjelo (medulla oblongata) Parto de la encefalo, supra parto de la mjelo. Sin. bulbo 4b, mjelencefalo.
mjela. Apartenanta al la mjelo: mjela bulbo aŭ mjelencefalo.
mjelino Blanka grasa substanco, ĉirkaŭanta la aksonon de iaj nervoĉeloj, abunda en la mjelo k cerbo: mjelinaj, senmjelinaj nervofibroj.  platsklerozo, sfingolipido.
mjelina ingo Mjelina ĉela tegaĝo de iaj nervofibroj. Sin. ŝvana ingo. glio.
mjelito Inflamo de la mjelo.
mjelopatio. Ĉiu afekcio de la mjelo.  medolopatio.
poliomjelito. Epidemia malsano, kaŭzata de viruso k karakterizata de inflamo de la griza substanco de mjelo. Sin. infana paralizo. poliobulbito, polioencefalito.