PIV · 2447
★cerb/o
★cerb/o
1 Encefalo. ➞ cerboskuo.
2 Cerebro.
3 (ark.) Medolo: mia patro havas en la ostoj cerbon de leono Z.
4 (f) Tiu parto, rigardata kiel la sidejo de la penso k prudento: venis al mi en la cerbon, ke […] Z; arte fabrikita opinio, kiun oni perforte enbatas en la cerbon de ĉiuj Z; pli multe via fingringo da cerbo ne pretendas? Z; antaŭ la lango laboru la cerbo Z; kapo majesta, sed cerbo modesta Z; lia cerbo iris promeni Z (li malsaĝiĝis dum momento); ricevi muŝon en la cerbon Z (same). ☞ kapo, menso, prudento.
cerba. Rilata al la cerbo: cerba anemio, hemoragio; cerba pedunklo; cerbaj nervoj (Sin. kraniaj nervoj).
cerbaĵo 🍴 Besta cerbo (kutime bovida aŭ ŝafida), kuire pretigita: cerbaĵo kun bruna butero k kaporoj.
cerbaro. Malgranda grupo el teknikistoj, fakuloj, komisiitaj difini agplanon por ministro, politikulo ks.
cerbeto. Cerebelo.
cerbujo. La parto de la kranio entenanta la cerbon.
cerbumi (ntr) Penege streĉi sian penson, intelekton pri io: ne valoras cerbumi pri tia bagatelo; tiuj bibliaj esprimoj, kiuj cerbumigis tiom da tradukintoj. ☞ kaprompa.
cerbospina. Koncernanta samtempe la cerbon k la spinon: cerbospina meningito.
encerbigi. Profunde penetrigi en la memoron.
kuncerbumado. Klopodo trovi solvon al problemo per seninterrompa kolektiva cerbumado.
sencerbulo. Senpripensa homo.
ostocerbo. Medolo.