PIV 2020 · 7331
★kap/o
★kap/o
1 Parto de la korpo de la triblastaj animaloj, supra ĉe la dupieduloj, antaŭa ĉe la aliaj, enhavanta la buŝon, cerbon k la organojn de pluraj sensoj: kapo de homo, de ĉevalo Z, de drako Z, (analoge) de pupo Z; levi, mallevi, turni, balanci, skui, moveti, ŝanceli, klini la kapon Z; dehaki la kapon al iu Z; sin ĵeti en la akvon, la kapon antaŭen Z; pendigi tiun kanajlon la kapon malsupren Z; ni dormadis kapon ĉe kapo Z; antaŭo, malantaŭo de la kapo; senti doloron en la kapo; kiu kapon posedas, kombilon jam trovos Z (se oni posedas la gravaĵon, oni trovas facile akcesoraĵon); kapo majesta, sed cerbo modesta Z; la virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj Z; li estis en armaĵo de l’ kapo ĝis piedoj Z; (f) krei la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj Z. ☞ facio, muzelo, vizaĝo.
2 Tiu sama korpa parto, rigardata kiel sidejo de inteligento k saĝo: havi bonan Z, klaran Z kapon; obstina kapo Z; kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio Z; kalkuli en la kapo Z; streĉado de la kapo Z; mi havas aliajn aferojn en la kapo Z; saĝa kapo duonvorton komprenas Z; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj Z (se oni havas malbonan memoron, oni devas kuri pli ol unufoje); rompi al si la kapon Z (cerbumi); ne rompante al mi la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj ne havas […] Z; multe en kapo, sed nenio en poŝo Z; al neniu venis en la kapon enmet i […] Z (neniu ekpensis pri tio); enskribi, enmeti, bone noti, bone ŝlosi ion en la kapo Z; frenezan ideon enpreni al si en la kapon Z; enbati ion en sian kapon Z (zorgi por bone memori ion), en ies kapon Z; ordigi al iu la kapon Z (malmilde riproĉegi. ➞ lavo, prediko, sapumi, tani); li ne havas kapon de ministro Z (li ne estas tre lerta. ➞ pulvo); perdi la kapon B; havi iom da vaporo en la kapo Z (esti ebrieta); turni la kapon de la virinoj B (enamigi ilin al si); lia sango estos sur lia kapo X (li respondos pri lia morto); mi metos ilian konduton sur ilian kapon Z (mi respondigos ilin pri ilia konduto). ☞ cerbo, konscio, penso, prudento, rezono.
3 Tiu sama parto, rigardata kiel simbolo de la tuta homo: li estas instruita kapo Z; diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo? Z; la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados Z; amata objekto de studado de la flamaj kapoj Z.
4 Tiu parto, rigardata kiel signo de individuo; persono, unuo: kiom da kapoj, tiom da opinioj Z; kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj X; prenu po unu omero por ĉiu kapo X; tagmanĝo po dek frankoj por kapo; prikalkulu la komunumon laŭkape X.
5 (f) Estro, ĉefo: la viroj estas kapoj de domoj Z; ĉar la kapo de Sirio estas Damasko X; edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio N.
6 Pli-malpli densa, globa aŭ preskaŭ globa parto de vegetaĵo, i.a. de ŝoso: kapo (dense volviĝintaj folioj) de brasiko, laktuko; kapo (floro) de papavo; artiŝokkapo.
7 🍁 Preskaŭ globa aŭ globa infloresko, kiu ne havas involukron k kies floroj estas aŭ senpedunklaj aŭ mallonge pedunklaj: kapo de trifolio. ☞ kapitulo, glomerulo.
8 Supra, plej alta parto de objekto: la metala kapo de la bastono Z; kapo de pinglo B, de najlo, de akso; kvadrata, sesflanka, mergita, martelita kapo de bolto, de ŝraŭbo; kapo de kolono X (kapitelo); kapo de martelo, de hakilo, de masto; kapo de kuplostango; serĉa kapo de raketo; freŝe k verde la arbo etendis sian potencan kapon Z.
9 Plej antaŭa parto de io: kapo de ŝipo Z (pruo); kapo de kometo; kapo de listo, de gazeta kolumno; kuŝi ĉe la kapo de la protokolo; li marŝis ĉe la kapo de la irantaro; kapstacio. ☞ fronto, kabo, kapuso.
10 ⏚ Parto de diskaparato aŭ magnetofono, kiu skribas aŭ legas informojn sur la disko aŭ bendo: magnetkapo, legokapo, skribokapo.
kapa. Rilata al kapo: kapa doloro, kalkulo; kapa parto de la lito X.
kapaĵo 🍴 Manĝaĵo farita el la kapo de besto, ordinare de bovido aŭ de porko.
kapeto
2 = kapo 10.
multkapa, multakapa. Havanta multajn kapojn: multakapa drako; (f) neniaj komitatoj povas per multkapa k blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo Z.
senkapa
1 Ne havanta kapon: senkapa molusko; senkapa statuo.
2 Ne havanta saĝon, pripensemon: ho mi, senkapa malsaĝulo! Z.
senkapigi. Senigi je la kapo: senkapigi mortkondamniton; senkapigi papavojn per bastono; senkapigi arbon. ☞ ekzekuti.
transkapiĝi. Kaprioli tiamaniere, ke oni metas la kapon sur la teron k ĵetas la piedojn supren, por rulfali sur la alia flanko: fari transkapiĝojn Z; salti transkapiĝe Z.
kapantaŭe. Kun la kapo antaŭe de la piedoj: fali kapantaŭe en la foson Z.
kaploko. Loko de la kuŝejo, lito ks, kie normale troviĝas la kapo de la kuŝanto: lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko X.
brulkapulo G. Persono ekscitiĝema pro memfiereco.
dikkapa. Havanta dikan kapon: dikkapaj rozoj Z.
ĝetkapo. Fino de ĝeto en la maro.
kornkapuloj. Diabloj.
kruckapo Ⓣ Ĉarniro, kuniganta la piŝtostangon k la turnostangon de maŝino k glitanta en rekta kondukrelo.
linikapo. Komenco aŭ fino de linio.
malplenkapulo. Sencerba, frivola homo: pri tiuj ĉi homoj (pioniroj) ĉiu malplenkapulo povas spritadi en la gazetoj Z.
martelkapo Vd martelo.
nudkapa. Havanta nekovritan kapon.
pafilkapo. Kolbo.
pontkapo ⚔ Provizora pozicio, okupita en malamika teritorio trans rivero aŭ maro, por ebligi postan surpontigon aŭ elŝipiĝon.
ŝildokapo ⛨ Figuro en formo de horizontala larĝa strio ĉe la supra rando de blazonŝildo, tuŝanta ĝian supran randon.
terkapo. Kabo.
ventkapulo. Ne serioza homo: kio en tiu ventkapulo estis simila al revizoro? Z.