PIV 2026 · Artikolo 11777
★parkera
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ parkera precize laŭvorte tenata en la memoro aŭ citita el la memoro:ŝi respondis al li per la vortoj de tiu sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran lecionon LiZ la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena CPi ekzameno pri parkera kantado de la Esperanta himno KNo
parkere en aŭ per sia memoro, sen ekstera helpo kaj tute ĝuste kaj laŭvorte: unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon Z li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando Z ➞ elmemore.
parkerigi enmemorigi ion: li eĉ ne zorgis parkerigi sian rolon
parkerigo, parkerigado ago parkerigi: procedoj de parkerigado