← Reen al M

PIV 2020 · 10141

★memor/i

memor/i (tr) Konservi en la menso la perceptojn antaŭe ricevitajn, la ideojn antaŭe akiritajn: mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn Z; ŝia filino ĉiam ankoraŭ ame ŝin memoras Z; neniu plu ilin memoras Z; mi memoras la piecon de via juneco X; memori vorton Z, fakton Z, lecionon, kanton Z; memori ofendon, bonfaron; ni devas konstante memori pri la pagodatoj Z; tiuj tagoj devas esti memorataj en ĉiuj generacioj X; ni devas memori, ke nia lingvo devas servi […] ankaŭ por la vivo Z; memorante, ke fari radikalan plibonigon ni povos […] Z; ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel Taĥo volis vin engluti? Z; kiom mi memoras, la peco ne plaĉis Z; (abs) kiu volas mensogi, devas bone memori Z.
memoro
La kapablo memori: ekzerci sian memoron; mensoganto devas havi bonan memoron Z; mi havas nenian memoron por la ciferoj; refreŝigi sian memoron; memoro profunda (per kiu oni memoras sufiĉe longe), memoro provizora (per kiu oni konservas la informojn relative mallonge).  mnemoniko.
Impreso, spuro daŭranta en la menso k lasita de iu, io grava: honori ies memoron; ankoraŭ freŝa estas la memoro pri l’ morto de nia frato Z; vivi en la memoro de la homoj Z; ekstermi de la tero la memoron pri ili X; vian nomon k la memoron pri vi sopiris nia animo X; la Pasko, kiun ankoraŭ nun la Hebreoj festas por eterna memoro pri sia liberiĝo Z.  nomo.
Tiu parto de la menso, kiu konservas la akiritaĵojn: noti ion al si en la memoro Z; enskribi en sian memoron Z; mi uzas la okazon, por revoki en vian memoron la nomon de S. Z; pasinta doloro for el memoro! Z; desegni portreton el la memoro B; io gravurita en la memoro; de l’ tabulo de l’ memoro mi nun forviŝos ĉion Z; se memoro min ne trompas, vi estas Horacio Z.  memorteni.
💻 Parto de komputilo, en kiu datenoj estas tenataj: ĉefmemoro (rekte adresebla de la ĉeforgano); ekstera memoro (en flankaparato); virtuala memoro; okupi, malokupi memoron; memorhierarkio; memorkapacito; memorprotekto; registri valoron en memoro; legi datenojn en la memoron; ŝargi la memoron per datenoj. dateningo, staplo.
memore. El la memoro: memore desegni, kanti, citi. parkere.
memore al. Pro memoro al.
memorado. Procezo, per kiu oni ion memoras: tio multe helpas al la memorado de leciono Z; ĝis mia kapo perdos la kapablon de ĉia memorado! Z; ritmaj procedoj pri memorado ( memorarto).
memoraĵo. Objekto, kiun oni konservas pro memoro de iu aŭ io: aĉeti memoraĵojn pri sia vojaĝo; tia estas memoraĵo pri mi por ĉiuj generacioj X.
memoraĵoj Rememoroj, skribitaj de iu persono pri sia publika aŭ privata vivo. biografio.
memorebla. Tia, ke oni povas ĝin memori: facile memorebla regulo.
memorigi. Fari, ke iu memoru; refreŝigi en ies menso la memoron pri: teruro, kiu tro malfrue vin memorigus pri konsilo mia Z; memorigu al viaj varbatoj, k ili memorigu al la siaj, ke […] Z; la propra intereso estas la plej bona memoriganto Z; ĉu ne estus interese, se oni de tempo al tempo estas memorigata pri tio, ke […] Z; (tiel) ni ne devos eterne memorigadi al niaj amikoj pri helpo k subteno Z.
memorigo. Ago de tiu, kiu memorigas: ĉi tion faru por memorigo pri mi N.
memoriga. Farita por memorigi pri io aŭ iu: dissendi al (iu) memorigajn poŝtajn kartojn Z; memoriga monumento, poŝtmarko.
memorigaĵo. Io, kio memorigas: oni donu ŝin al mi, kiel memorigaĵon pri nia ĉitiea vizito! Z; terura memorigaĵo el la mezaj jarcentoj Z.
memorilo 💻 Aparato por teni datenojn: duonkonduktila memorilo; magnetdiska, magnettavola memorilo; rekte alirebla, ajnvica memorilo; laŭvica memorilo; asocieca memorilo; modifebla memorilo; nurlega memorilo; viŝebla programebla nurlega memorilo. ĉelo.
magnetkerna memorilo 💻 Speco de komputila memorilo, uzata inter 1955 k 1975, kiu konsistis el ringetoj, magneteblaj en unu el du direktoj, ĉe la kruciĝoj de latiso el dratoj.
memorinda. Tia, ke ĝi meritas, ke oni ĝin memoru: memorinda okazaĵo, dato.
memorsigno X. Memorigaĵo.
elmemore. Uzante nur la memoron, sen teksto. parkere.
nememorebla. Tia, ke oni ne povas ĝin memori: malsimpla, nememorebla regulo B; de post tempo nememorebla Z.
rememori. Reveki, prezenti denove al si en la menso iun aŭ ion el la pasintaĵo: kantu multe por ke oni rememoru vin X; la tagojn kiujn mi pasigis en via domo, mi ĉiam rememoros kun plezuro Z; la pekojn de mia juneco ne rememoru! X; se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion pri Jozef Z; mi rememoris, kion faris Amalek: nun iru k frapu Amalekon X; mi rememoras, ke ion similan mi aŭdis de li Z; mi ekstermos la nomojn de la idoloj k ili ne plu estos rememorataj X.
rememoro. Denova prezentado en la konscio de antaŭa percepto aŭ ideo: bongustaj rememoroj el la juneco leviĝis en mi Z; sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis Z; ĉe la malgaja rememoro ekfluis ŝiaj larmoj Z; mi malvarmumas ankoraŭ per la sola rememoro pri […] Z; eĥo de longepasintaĵa rememoro Z; svarmoj da rememoroj Z.
rememorigi
Memorigi: ne rememorigu al mi la belajn tagojn! Z; ŝi rememorigis al li pri la vikinga kastelo Z; la antaŭaĵo ne estos rememorigata X.
Esti simila al: la ŝtonegoj rememorigis per la formo ruinojn de citadelo B.