← Reen al N

PIV 2020 · 11047

★nom/o

nom/o
Vorto, uzata por distingi objekton aŭ estaĵon disde aliaj: Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj B; la nomoj de la literoj Z; fiziko estas la nomo de la scienco mem Z; nomo egala, sed esenco mala Z; malforto, via nom’ estas: virino! Z; komuna nomo (signanta klason, specon de uloj aŭ aĵoj); propra nomo Z (signanta individue unu personon aŭ aĵon); nomoj de landoj Z; geografiaj nomoj Z.
Ies propra nomo: oni donis al ŝi la nomon Helga Z; li demandas min, kia estas mia nomo Z; diru vian nomon Z; la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn Johano Kristoforo Z; persona, familia, genta nomo; la elpensita lingvo, kiu havas la nomon E. Z; oficiala permeso porti la nomon «Filio de Espero» Z; mi vojaĝas sub la nomo Februaro Z; prezenti sin sub falsa nomo. nomesprimo.
Ies propra nomo, rigardata kiel esenco de la persono mem: kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! X; Nelson k multaj grandaj nomoj tie ĉeestis; oni enmiksis lian nomon en tiu komploto; por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo N; en nomo de l’ ĉielo Z; (analoge) en la nomo de iu Z (komisie de); salutu lin en mia nomo!; en nomo (laŭ konsidero) de la logiko Z.
Reputacio: unu fojon ŝtelis pomon, k perdis por ĉiam honestan nomon Z; vivu, por savi mian nomon per rakonto de mia historio Z; kia la homo, tia lia nomo Z; li faris al si gloran nomon; malhonori la nomon de sia patro.
noma. Rilata al la nomo: elektita per noma dekreto. nominala.
nome
Per la nomo: nun nia lingvo estas konata de la plejmulto de la publiko almenaŭ nome Z.
Efektive: mi bedaŭrinde ne revidos vin, nome mi devas forveturi morgaŭ; ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj Z; ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas instrui Z.
Tio estas: al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn k junulajn jarojn Z; notu la konkludon, al kiu ni venis, nome: pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita Z.
nome de. En la nomo de, t.e. agante anst. iu, kiel aŭ kvazaŭ ties reprezentanto: la ambasadoro salutis la kongreson nome de sia registaro.
nomi (tr)
Signi ion aŭ iun per distinga, kutime uzata vorto: ĉemizojn, kolumojn […] ni nomas tolaĵo Z; kiel oni nomas tiun ilon?; la arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo Z; patro k patrino kune estas nomataj gepatroj Z; (ironie) tio povas esti nomata vojaĝo! Z; la tiel nomata progreso.
Signi iun per lia distinga, kutima nomo: Johanon, Nikolaon […] iliaj gepatroj nomas Joĉjo […], Niĉjo Z; Roberto Fulton estas nomata tiu […] Z; urbo nomata Cidon X.
Signi iun aŭ ion per distinga kvalit-esprima vorto: estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino Z; ne nomu min reĝido, sed amiko! Z; por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia Z; nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas Z; ĉiun pecon da tero okupis ia gento, nomis la landon sia propraĵo Z; en tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo X.
Unuafoje doni la elektitan nomon: la gepatroj nomis sian filinon Margareto B; la unua artefarita satelito estis nomita Sputnik.
Mencii per preciza nomo: krom la nomitaj tri personoj, estas ankoraŭ Z […]; jam en la nomitaj artikoloj mi diris Z […]; «siatempe» esprimas tempon, kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan Z; en la malvirtoj ĵus nomitaj Z; ni ne havas ankoraŭ personojn pli taŭgajn por la nomitaj oficoj Z.
nomaĉi. Nomi per malŝata nomo: mi ne permesos, ke oni nomaĉu min objekto! Z.
nomanto Denominatoro.
nomaro. Tabelo, listo de nomoj: nomaro de la akademianoj; mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la L.I. Z.
nomiĝi. Havi nomon, esti nomita: kiel ŝi nomiĝas? – Ŝi nomiĝas Johanino.
nomumi (tr) Difini por iu posteno, ofico, rango: la ministro nomumis lin juĝisto; li estis nomumita ambasadoro; ricevi sian nomumiĝon al ia funkcio. promocii, enoficigi.
alnomo. Aldona nomo, ofte priskriba aŭ aluda, kiun unu persono povas ricevi de siaj kunvivantoj, k kiu povas okaze iĝi hereda (ekz. Barbulo, Pipenbek, Holger la Dano Z, Johanino la virgulino de Orléans Z, Vilhelmo la silentema ktp).
alnomi. Doni al iu alnomon: Rikardo, alnomata Leonkoro.
antaŭnomo. Persona nomo, menciata antaŭ la familia.
dunoma (pp nomenklaturo) Tia, ke ĝi uzas du nomojn, genran k specian, por difini specion.
familia nomo. Nomo komuna al ĉiuj membroj de unu familio (ekz. Zamenhof, Javal, Rossetti ktp).
persona nomo. En diversaj landoj, nomo donata al infano ĉe naskiĝo, k uzata por distingi ĝin disde ties samfamilianoj (ekz. Johanino, Paŭlo kc).
fornomi. Rifuzi al iu kvaliton, esprimitan per nomo: se vi tion faros, mi fornomos vin mia amiko.
kromnomo La tria aŭ kvara nomo de Roma civitano, esprimanta origine personan distingon (ekz. Cicerono, Afrikano ktp); alnomo, kaŝnomo.
laŭnome
Uzante la nomon: ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome Z.
Konsiderante nur la nomon: mi konas lin laŭnome; iu soldato, laŭnome Trufaldo, ŝtelis.
nenomebla. Tia, ke oni ne povas tiun nomi: la nenomebla Dio Z; objekto nenomebla en la ĉeesto de sinjorinoj.
samnoma. Havanta la saman nomon. homonimo.
sennoma. Ne havanta, aŭ ne surhavanta nomon: sennoma artikolo, poemo, letero; sennoma akcio. anonima.
alinome. Se uzi alian nomon: Kornfeld, alinome Grenkamp.
baptonomo. Kristana persona nomo.
familinomo. Nomo de familio aŭ familia nomo de persono.
gentonomo Nomo de la gento 1, al kiu apartenis Romano, k kiu servis al li kiel familinomo (ekz. Julius, Tullius ktp).
kaŝnomo. Nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran: la rusaj revoluciistoj, la francaj rezistantoj ĝenerale uzadis nur kaŝnomojn. pseŭdonimo.
loknomo. Nomo, donata al iu loko. toponimio.
moknomo. Nomo, aludanta ian pli-malpli ridindan econ de homo, k ofte iĝinta komunuza (precipe en fermitaj grupoj) (ekz. Kalvulo, la Straba, Lamkarolino Z ktp).
nombronomo Vd nombro.
patronomo. Ies nomo, derivita de la persona nomo de ties patro k uzata en iuj landoj kiel parto de la oficiala nomo (ekz. ruse Antonoviĉ, islande Ragnarsson kc.).