PIV 2026 · Artikolo 12841
promocii
Derivaĵoj en la artikolo 3
promocii tr
1 altigi iun al pli alta grado, rango, ofico, posteno k.s.: promocii episkopon al kardinaleco promocii iun leŭtenanto la patro estis promociita kaj fariĝis preposto Z la nova imperiestro kaj liaj konsilantoj ne kliniĝos antaŭ riĉaj kaj influhavaj kandidatoj, sed promocios homojn nur surbaze de merito ALö kampanjo celanta promocii la eksan ĉefministron de Luksemburgo al la posteno de prezidanto de la Komisiono MD (figurasence) kial ili «promocias» islamajn teroristojn je nivelo de «batalantoj por libereco»? AGo
2 provi diskonigi kaj popularigi ion: Eŭropa Unio devas fari ĉion por gardi kaj promocii la principojn de multlingvismo DAI li promociis nekonvenciajn ideojn kiuj defiis la tiutempajn kino-teĥnikojn Ko SAT mem ne promocias la forigon de nacioj, do ĝi ne estas sennaciista OE
3 LUDO en ŝako, damludo k.s. ŝanĝi malpli potencan figuron en pli potencan: kiam ŝaka peono 1 atingas la plej foran vicon, la ludanto ĝin promocias, plej ofte en damon Sin. damigi.
promocio ago promocii: rapida promocio profesia HLu ne ĉiuj senatanoj estis kontentaj pro la promocio de Klaŭdio ALö lingva politiko por la promocio de la internacia lingvo Esperanto ĝi starigis centron de promocio de albana turismo en hotelo Grand en Priština BSe ➞ rangaltiĝo; promocivica tabelo.
promociiĝi akiri pli altan gradon aŭ rangon; atingi pli altan oficon aŭ postenon k.s.: lia vicsekretariino, edzino de altrangulo de alia institucio, ĵus promociiĝis, spite al kontestataj profesiaj kompetentoj MD Alexander Shlafer «promociiĝis» de revizianto al redaktoro PPe
promociiĝo ago promociiĝi: mi sentis min maldanka al nialandaj regularoj, malgraŭ tio ke mia promociiĝo estis tiel facile konfirmita OE Sin. rangaltiĝo.