PIV 2020 · 15250
★tabel/o
★tabel/o
1 ♜ Plato el ŝtono, bronzo aŭ argilo, sur kiu la antikvuloj gravuris per grifelo konservotan tekston: la kojnoformaj tabeloj (surhavantaj kojnoforman skribon) estis skribitaj, dum la argilo estis malseka, k poste malmoligitaj per varmigo; la Tabeloj de la Interligo X (kiujn Moseo portis el Sinajo); enskribu la vizion k desegnu bone sur la tabeloj, por ke la leganto povu facile tralegi X; la leĝo de la 12 Tabeloj (primitiva kodo en Romo, gravurita sur bronzo); (f) skribu ilin sur la tabelo de via koro X.
2 ♜ Ligna tabuleto, unuflanke kavigita k tegita per tavolo da vakso, sur kiu oni desegnis literojn per unu pinta fino de la grifelo k eventuale forglatigis ilin per la alia, plata fino: tabelojn oni uzis ankoraŭ ĝis la 17a jc; forviŝi tabelon glata (pf: rigardi ĉion antaŭan nula); (f) la spirito de infano estas glata tabelo.
3 Metoda aranĝo k ordigo de nomoj, nombroj aŭ signoj sur paperfolio aŭ similaĵo tiamaniere, ke oni povas ĉirkaŭpreni la tuton per unu rigardo: tabelo de la solidaj figuroj; kronologia tabelo de la imperiestroj de Germanujo; fari la tabelon de la francaj fromaĝoj kun la respondaj vinoj. ☞ etato, skemo, sinoptika. ➞ Mendelevo.
4 Presita metoda listo de nomoj, nombroj aŭ vortoj, aranĝita tiamaniere, ke la bezonanto povas facile trovi ĉiun el ili: multiplika tabelo; tabelo de logaritmoj; tabelo de enhavo de verko; tabelo de la unuaj versoj de poemaro; tabelo de la geografiaj nomoj, troviĝantaj sur la mapoj de atlaso. ☞ indekso, registro, menuo.
5 💻 Datenstrukturo, konsistanta el aro da samspecaj elementoj, kiujn oni referencas per indicoj, ĝenerale entjeroj en iu intervalo; la nombro de indicoj estas la nombro de dimensioj de la tabelo: unudimensia, tridimensia tabelo el reeloj. ☞ matrico, vico.
promocivica tabelo Z. Tabelo, en kiu la koncerna instanco periode publikigas la liston de la personaro de difinita administracio, kun indiko de la promocioj.
tabelaro. Libro, entenanta la diversajn tabelojn de difinita fako: tabelaro de la longitudoj, de logaritmoj; tabelaro de la fervojoj.
tabeleto. Malgranda tabelo: ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado Z.
tabeligi. Prezenti sub formo de tabelo.
surtabeligi. Enskribi sur tabelo 1.
haktabelo. Vd haki.
kalkultabelo. Baremo.
kariertabelo. Listo de la diversaj titoloj, funkcioj ks de iu persono dum ties kariero. ☞ vivprotokolo.
paftabelo. Tabelo, montranta la elementojn de la celado por ĉiuj distancoj k cirkonstancoj de la pafado.
vertabelo
1 ∆ Tabelo, kiu prezentas ĉiujn kazojn k rezultojn de iu logika operacio. ☞ disjunkcio, konjunkcio, implico, negacio.
2 ⏚ 💻 Tabelo, kiu montras la eligaĵajn valorojn de cifereca cirkvito por ĉiuj eblaj kombinaĵoj de la enigaĵaj valoroj. ☞ bulea, kombinilo.
vivtabelo. Tabelo, montranta la probablojn de vivo je ĉiu jaraĝo.