PIV 2020 · 6495
indeks⁴o
indeks4o
1 Indika tabelo, ordigita laŭ alfabeta ordo: indekso de propraj nomoj; historia indekso. ☞ glosaro, konkordanco, listo, repertuaro.
2 ✞ (ĝis la 2a Vatikana Koncilio) Listo de la libroj, kies legadon la katolika eklezio malpermesis: meti en la indekson (malpermesi la legadon; (f) signi kiel evitindan).
indeksi (tr)
1 Provizi (libron) per indekso.
2 Klasifiki laŭ indekso. Rim. Ne konfuzu kun indico.