PIV 2020 · 9458
list¹o
list1o. Serio de nomoj de personoj aŭ aferoj, skribitaj unu sub alia k apartenantaj al unu sama klaso, kategorio ks: listo de kandidatoj, de varoj, genealogia listo Z; mi forstrekis lin el la listo de miaj amikoj; nigra listo (de nedezirataj personoj, klientoj ks).
listi = listigi.
listigi. Ordigi elementojn por fari liston.
enlistigi. Enskribi en liston: enlistigi libron en katalogon, akciokompanion en la valorliston.
dissendolisto
1 Listo de adresoj, al kiuj oni dissendas cirkuleron.
2 💻 Forumo en komputila reto, funkcianta tiel, ke mesaĝoj senditaj al iu centra adreso aŭtomate dissendiĝas al ĉiuj abonantoj. ☞ retnovaĵoj.
ligillisto 💻 Datenstrukturo prezentanta liston per datenopoj, el kiuj ĉiu enhavas referencon al la sekva datenopo. ☞ ĉeno, vico.
mankolisto. Listo de la mankantaj elementoj de difinita aro (ekz. de poŝtmarkoj, serĉataj de filatelisto).
prezlisto. Listo de la prezoj, difinitaj por la artikloj vendataj de firmo.
servolisto. Listo de la oficiroj vokeblaj al militservo aŭ de la oficistoj, vicigitaj laŭ sia aĝo, servodaŭro kc.
valorlisto. Listo de la valoroj, kies kurzoj estas kvotataj ĉe la borso.
vinlisto. Listo de la vinoj, proponataj en restoracio.
vizitlisto. Listo, sur kiu la studentoj devas subskribi sian nomon por atesti, ke ili vizitis la kurson.