PIV 2020 · 2696
★ĉen/o
★ĉen/o
1 Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia: ĉeno de hundo Z; ĉu ĝi estas malliberulo? Mi deprenos liajn ĉenojn Z; ĉeno de ankro, de poŝhorloĝo; (f) la edziĝo estas ĉeno, al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto Z. ☞ kateno.
2 Similforma objekto, uzata por diversaj servoj: la hebrea kvartalo estis provizita per fortaj muregoj k per feraj ĉenoj antaŭ la pordegoj Z; la ĉenoj de pendponto; ĉenoj por levo de bareloj; ĉeno de biciklo (kuploĉeno); ĉeno de termezuristo; kalibrita ĉeno; ĉeno kun 8-formaj, S-formaj ĉeneroj. ➞ ĉensegilo.
3 Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj: ĉeno de montoj Z, da insuloj B, da lagoj; la floroj dancis tre ĉarme unu kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn Z; formi ĉenon (por transdoni ŝarĝojn de unu persono al alia. ☞ vico); ❤ ĉeno de la orelaj ostetoj; ☐ ĉeno da atomoj; Ⓣ ĉeno da trianguloj (por termezurado); ☇ ĉeno el hercaj relajsoj; (f) ŝi vidis la vivon de la alia: tie estos ĉeno de zorgoj k suferoj, mizero k malfeliĉo Z; ĉeno de ideoj; la seninterrompa ĉeno de la generacioj.
4 ☇ ✉ Aro da elsendaj stacioj de radiotelefonio aŭ televido, dissendantaj samtempe unu saman programon, aŭ da gazetoj, publikigantaj samtempe unu saman programon.
5 ∆ (en la algebra topologio) Formala sumo de simpleksoj.
6 💻 Datenspeco en iuj programlingvoj, konsistanta el vico de signoj aŭ bitoj, kun fiksita aŭ varia longo, tenata en memoro kiel unudimensia tabelo: signoĉeno. ☞ listo. Rim. ĉen estas pref-e uzata, por signifi seninterrompan sekvon de samaj elementoj: ĉenbutiko, ĉenfumado, ĉenkanto, ĉenlaboro, ĉenletero, ĉenreakcio, ĉenstablo ktp.
ĉena. Prezentanta la ecojn de ĉeno: ĉena reakcio; ĉena frakcio.
ĉeni (tr) Ligi per ĉeno: krom la ĉenita hundo, neniu vivanta estaĵo forbrulis Z; kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas nur manojn, sed spiritojn ĉu ili katenas? G.
ĉenero. Ĉiu el la samspecaj elementoj de ĉeno.
ĉeneto. Maldika ĉeno: ili faris al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn el pura oro X.
ĉenujo. Ujo, entenanta la ĉenon de biciklo.
deĉenigi, elĉenigi
1 Liberigi el ĉeno: elĉenigita hundo.
2 (f) Senbridigi: elĉenigita kolero; milito elĉenigis ĉiujn malvirtojn.
elĉeniĝi
1 Liberiĝi el ĉeno.
2 (f) Senbridiĝi: la antikva malpaco elĉeniĝis Z.
kunĉenado. Interligado de pluraj aferoj: kunĉenado de cirkonstancoj.
senĉena. Ne entenanta ĉenon: senĉena transmisio, biciklo.
izolĉeno ⏚ Ĉeno, konsistanta el pluraj izoliloj, flekseble kunmetitaj serie.
karbonĉeno Ⓚ Molekula strukturo de kelkaj hidrogenkarbonaj kombinaĵoj, kies formulo estas aranĝebla kiel ĉeno.
kolĉeno. Ĉeno, portata ĉirkaŭ la kolo, kiel efektiva aŭ simbola ligilo: kolĉeno de dresita urso B; kolĉeno de ministra pedelo. ☞ koliero.
kuploĉeno Ⓣ Tiu ĉeno, kiu kuplas la pedalradon kun la dentrado de la posta rado de biciklo.
nutroĉeno ☼ Nutra rilato inter la vivuloj de ekosistemo, precipe inter la klorofilaj plantoj (unuavicaj produktantoj), manĝataj de bestoj (konsumantoj), kiuj siavice estas predataj de aliaj bestoj ktp. Sin. nutroreto.
pordoĉeno. Ĉeno, kiu tenas pordon duonfermita antaŭ nekonata vizitanto.
segoĉeno Ⓣ Ĉeno kun tranĉantaj ĉeneroj, uzata en la mekanika pecigado de arboj.
ŝaŭmĉeno. Ĉeno, fiksita ĉe ĉiu fino de ĉevala mordaĵo, k pendanta sub malsupra makzelo.
trogĉeno Ⓣ Akvoleva aŭ akvoĉerpa maŝino, uzata en la Mediteraneaj landoj. ☞ arkimeda ŝraŭbo, norio.