← Reen al K

PIV · 7307

★kant/i

kant/i
(ntr) Eligi voĉmodulatajn harmoniajn sonojn aŭ vortojn, aŭ por si mem aŭ antaŭ publiko: kanti de ĝojo, el la tuta gorĝo; kanti laŭte, duonvoĉe; malantaŭ la scenejo oni kantas Z; Amelio kantas k ludas sur liuto Z; kantu al ni el la kantoj de Cion X; la paroĥanoj kantis el la preĝolibro Z; facile estas danci, se la feliĉo kantas Z; ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro Z. deklami, reciti, zumi.
(tr) Aŭdigi difinitan melodion aŭ muzike aranĝitan tekston: amikino kantas kanton pri l’ espero Z; li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj Z; ŝi kantis tion al la malgranda knabo Z; kanti arion, operon Z; ili kantis al la rozoj, ke la belo […] vivas eterne Z.
(ntr) (pp birdoj) Eligi sonojn aŭ kriojn harmonie modulatajn: la najtingalo kantis tiel ĉarme Z. bleki, ĉirpi, kviviti, pepi.
(tr) Prikanti: kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo!; mi kantos vian forton X; la najtingalo kantis sian amdoloron Z; mi volas kanti pri viaj verdaj arboj! Z; (abs) amo k printempo igas la poetojn kanti. glori, honorigi, laŭdi.
kanto
𝅘𝅥𝅰 Muzikaĵo por voĉoj, kun aŭ sen akompanaĵo. ario.
Tio, kion oni kantas, teksto k melodio: la knabino ellernis kanton Z; la kantoj fariĝos lamentoj en tiu tago X; ekzistas malnova kanto pri herooj Z; lulila Z, sankta Z, ama Z, funebra Z kanto; amkanto; lulkanto Z, mokokanto Z, venkokanto; ב la Alta KantoKanto de kantoj (amkantoj). kanzono, himno.
Parto aŭ ĉapitro de epopeo, eposo ks.
Versa komponaĵo: la «Libro de la Kantoj» de Heine.
kantaĉo. Triviala kanto: buba kantaĉo Z.
kantadi. Daŭre aŭ ripete kanti:
mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos X; en la junaj miaj tagoj mi amadis k kantadis Z;
Karolo k mi ofte kantadis ĝin Z (arion).
kantado. Ago de tiu, kiu kantas: ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj Z; la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano Z; komenciĝis la soleno per kantado; el lia buŝo sonis la kantado de meso Z; de kantado senpaga doloras la gorĝo Z.
kantaro. Libroforma kolekto de kantoj.
kanteti. Kanti per mallaŭta voĉo: kanteti por si mem Z.
kanteto. Mallonga, neserioza kanto: li trilas kanteton Z.
kantisto
Tiu, kiu profesie kantas.
(f) Poeto.
kantarto. Arto de la kantado.
ekkanti, ekkanteti. Komenci kanti: la najtingalo denove ekkantis Z; ekkanti himnon; k malfermante la pordon ŝi ekkantetis ian francan kanton Z.
forkanti (tr) Forpeli per sia kantado: vi forkantis de mia lito […] la morton Z.
kunkanti. Kanti kun alia(j): la birdoj kantis k la konfirmitoj kunkantis Z.
prikanti (tr) Glore aŭ pie rememorigi per kanto: la naturon […] la poeto povas prikanti Z; la rozoj pensis, ke la najtingalo prikantas sin mem Z; mi prikantos vian nomon eterne X; oni prikantos vin per plorkanto X; la prikantanto de la grando k belo, Schiller Z.
rekantaĵo
Ripetata kanto: mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo X.
Refreno: «Hu-u-u!» tia estis rekantaĵo de ĝia kanto Z; (f) unu sola penso, kiu ripetiĝadis kiel rekantaĵo Z.
ĉenkanto 𝅘𝅥𝅰 Senakompana voĉa kanono je la unisono.
dankokanto Z. Religia kanto, por Dion danki.
furorkanto. Ŝlagro.
glorkanto Z. Laŭda himno.
lulkanto. Kanto por dormigi infanon.
majstroj-kantistoj. En la germanaj urboj (14a − 16a jc), poetoj, kiuj verkis kantojn laŭ tre severaj artreguloj.
notkanti. Solfeĝi.
plorkanto. Lamenta plenda kanto: Plorkanto de Jeremia X; ĉesu do fine kun viaj plorkantoj, diris la papago Z.
popolkanto. Plejofte anonima kanto, kiu iĝis tradicia en difinita popolo.
solkanto. Voĉa kanto aŭ kantpeco, kantata de unu sola persono, kun aŭ sen akompano.
sorĉkanto. Mistera formulo, kantata de sorĉistoj.
Tirolkanto. Kanto kun jodlaj partoj.
tremkanto. Impreso de tremo, kiun oni intence donas ĉe iuj lokoj de kanto. tremsonoj.