PIV · 5282
★glor/i
★glor/i (tr)
1 Honori iun, disfamigante ties admirindajn meritojn: glori heroan agon, la bonfarojn de malriĉa virino; ni gloru la saĝulojn, ne la perfortulojn; virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata X; mi ĝojus, se min glorus la popolo, ke tion ĝuas aliaj pli ol mi Z; sin glori (☞ fieri, fanfaroni, vanta); kiu nenion valoras, plej multe sin gloras Z; se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio N.
2 ב Danki per laŭdoj: mi gloras la Reĝon de la ĉielo X; glorata estu la Eternulo! X.
3 (io) (f) Diri ies laŭdojn: la famo multe gloris vin pro tio Z; se eĉ falas li, la kanto lin gloras Z; ŝiaj faroj ŝin gloros X.
gloro
1 La plej alta opinio k admiro de la plimulto pri ies genio, meritoj, virtoj: meriti Z, akiri Z gloron; pensi pri la postmorta gloro Z; gloro, ho suno de l’ mortintoj!; flugi al la templo de la senmorta gloro Z; la brilo de gloro Z; prikanti ies gloron; oni ne pagas per gloro al sia tajloro Z; glor’ al vi! Z; malpurigi la gloron de grandaj faroj Z. Rim. Z. foje uzis gloro en la simpla signifo de famo: bona gloro pli valoras ol oro (evi).
2 ב Brilego de la Dia majesto: la gloro de la Eternulo aperis en nubo X; ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio N; matene vi vidos la gloron de la Eternulo X.
3 Persono aŭ afero, kaŭzo de gloro: longe ho restu vi, gloro de la naci’! Z; liaj kantoj estas la gloro de la lando Z.
glora
1 Posedanta gloron: glora poeto, sciencisto; la glora k mirinda mond’ antikva Z; tago glora en la kronikoj de Danujo Z.
2 Donanta gloron: glora venko, okazo, kanto, verko.
glore. En glora maniero: glore morti; ne glore estas serĉi sian gloron Z.
glorado. Ago de gloranto: la glorado de la falintaj patriotoj.
gloraĵo. Faro glora.
glorigi. Esti la kaŭzo de la granda fameco, ĉiekonateco de iu aŭ io: la grandaj scienculoj glorigas sian naskiĝlandon; lia verko glorigas lin pli ol la laŭdoj.
gloriĝi. Iĝi glora: mi gloriĝos per Faraono X.
glorinda. Inda je grandaj laŭdoj: la Eternulo estas granda k tre glorinda X.
glorama. Amanta k deziranta gloron por si.
gloramo. Amo k deziro al gloro por si: tio montras mizeran gloramon de la aktoro Z.
malglori. Misfamigi; diskonigi la malbonan famon de iu aŭ io: malglori friponon; malvirtulo malhonoras k malgloras Z.
malgloro. La plej malalta opinio de la plimulto pri ies morala aŭ intelekta valoro: meriti malgloron; disanonci ies malgloron. ☞ honto, malhonoro.
senglora. Sena je gloro: senglora morto.