← Reen al F

PIV 2020 · 4461

★fier/a

fier/a
Konscia pri siaj veraj meritoj k virtoj: oni devas esti en la mondo aŭ forta k fiera, aŭ malforta k humila Z; mi estas tro fiera, por defendi min kontraŭ diversaj (malveraj) elpensoj Z; ni estas fieraj pri tiu nomo de utopiistoj Z; fine, kun fiera forĵeto de ĉia timema sinĝenado Z; la fiera leono Z; tiu ĉi rifuzis la submetiĝon per fieraj vortoj K; fari mienon fieran al ludo mizera Z (ŝajnigi sin kontenta pri tio, kion oni ne povas eviti); (f) la fiera kavalira kastelo Z. digna, memfida.
Tro taksanta siajn meritojn k virtojn k tial malŝatanta aliajn: ili estis tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili Z; pro homo fiera ĝojas infero Z; fiera mieno, kapo malplena Z; niaj patroj fariĝis fieraj k malmolnukaj X; fieraj okuloj k aroganta koro X; mi rompos vian fieran obstinecon Z. malhumila.
fiere. En fiera maniero: koko krias fiere, sed ne danĝere Z; vidi sin fiere en bela vico Z; fiere rigardi iun de supre Z, de alte la aliajn Z.
fieri (ntr) Esti fiera: li fieras pri sia forteco; en feliĉo ne fieru Z.
fiero. Tio, pro kio oni fieras: saĝa sklavo estas fiero de la mastro K; tiaj herooj estas la fiero de Italujo Z.
fiereco. Eco de persono fiera:
kial ŝi ekflamis pro ofendita fiereco? Z; ŝia homa fiereco Z; mi ofte aŭdis, ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco Z; pardonas mi la noblan fierecon Z; kun ĝojo k fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi konfidon Z; havi la fierecon ne peti helpon;
vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco Z; riĉeco estas frato de fiereco Z; antaŭ la pereo iras fiereco Z; malaltigi ies fierecon Z; humiligita estos la fiereco de homo X.
fierego. Orgojlo.
fierigi. Fari iun fiera: feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas Z.
fieriga. Donanta fierecon: tio estis ja fieriga sukceso.
fieriĝi. Iĝi fiera: kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas Z; vi venkobatis k via koro fieriĝis X; tio ne estas deca kaŭzo por fieriĝo Z.
fierindaĵo. Io tia, ke pri ĝi oni povas prave fieriĝi: mi faros vin fierindaĵo de la mondo X; tio ja ne estas fierindaĵo! Z.
fierulo. Persono fiera: fierulo kaŭzas malpacojn X; la malbenitaj fieruloj X.  pavo.
senfiera. Ne havanta la necesan fierecon.