← Reen al P

PIV 2020 · 11888

★pav/o

pav/o
G. (Pavo) de birdoj el la ordo de galinoformaj, kies virbesto povas ventumilforme etendi sian belkoloran voston, kovritan de brilaj, okulformaj makuloj; P. cristatus, origina el Hindio, estas ofte tenata kiel kortobirdo: kolorriĉa kiel vosto de pavo Z; fiera kiel pavo. meleagro.
Malmodesta persono, kiu emas paradi.
pavi (ntr)
(pp pavo) Eletendi sian voston.
(f) Malmodeste paradi: riĉo ofte pavas. fanfaroni, fieri, brustoŝveli, vanta.