← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15243

★ŝvel/i

ŝvel/i (ntr)
Ricevi pli grandan volumenon: ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro! X; la vundita membro ŝvelis de inflamo B; la grajneto ŝvelas, krevas Z; mia vizaĝo ŝvelis de plorado X; vizaĝoj ŝvelintaj de la pikado de muŝoj Z; ŝvelinta rivero Z; (f) li ŝvelis de fiero B. intumeska, pufiĝi, streĉiĝi.
Pligrandiĝi en ia rilato: la bruo de la kanonado ŝvelis, dum ni marŝadis; la novaj merkatoj ne kapablas engluti la ĉiam pli ŝvelantan produktadon de aŭtomaciigita industrio. inflacio.
ŝvela. Tia, ke ĝi ŝvelas aŭ ŝvelis: ŝvelaj veloj de fregato; (f) al vi el mia koro ŝvela verŝiĝu nun ĉi kanto! K; tro ŝvelaj paroloj.
ŝvelo, ŝvelado. Ag(ad)o de io, kio ŝvelas.
ŝvelaĵo. Io ŝvelinta: aperis sur la mamo suspektinda ŝvelaĵo; nubaj ŝvelaĵoj; akvoplena ŝvelaĵo (hidropso). kontuzo, tubero, tumoro.
ŝveligi. Fari, ke io ŝvelu: favora vento ŝveligis la velon; tiuj kantoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo Z; la pugnofrapo tuj ŝveligis lian nazon; frite ŝveligitaj terpomoj; (f) artifike ŝveligitaj prezoj; ni ne tro ŝveligu nian vortotrezoron.
ŝvelforma. Tia, ke ĝi prezentas la formon de io ŝvelinta: ŝvelforma jupo (tulipjupo).
malŝveli. Ricevi pli malgrandan volumenon: dank’ al la kompreso la tubero malŝvelis; amo, diris usona filozofo, estas ŝvelado k malŝvelado.
malŝvela. Tia, ke ĝi malŝvelis. molaĉa, velka.
frostoŝvelo Pernio.
brustoŝveli. Senti aŭ montri fierecon.