PIV 2026 · Artikolo 13008

2pufo

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. pufa
  2. pufi
  3. pufig/i
  4. pufiĝ/i
2 pufo
1 plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro k.s., uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj k.s.: ➞ pufseĝo; pufpuga, pufvanga.
2 ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo k.s. ➞ kuseneto.
3 BIOL ŝvelinta parto de kromosomo, ĉe genloko aktive sintezanta specifan produktaĵon (RNA).
pufa prezentanta tiajn ŝvelojn: pufa jupo pufa maniko de bluzo pufaj virinaj vestoj Z (figurasence) pufaj vangoj
pufi (evitinde) = pufigi: larĝe pufita robo Z
pufigi fari ion pufa: pufigitaj terpomoj
pufiĝi plivastiĝi laŭ ĉiuj dimensioj: la pasto devas malrapide pufiĝi pufiĝinta vundo (figurasence) la konflikto ĉiutage pufiĝas ➞ ŝveli.