← Reen al K

PIV · 8745

kromosom⁹o

kromosom9o Kolorigebla fadeno de nuklea acido k proteinoj, portanta genojn, troviĝanta en la nukleo de la eŭkariotoj k la ĉelplasmo de prokariotoj: en la nukleo de la dividiĝantaj eŭkariotaj ĉeloj, ĉiuj kromosomoj pakiĝas k tial bone videblas; la nombro de la kromosomoj estas konstanta ĉe difinita specio (46 ĉe homo, 48 ĉe ĉimpanzo, gorilo, orangutango, 44 ĉe gibono); la kromosomo portas la genojn k sekve regas la heredajn karakterojn. kromatido, kromatino.
homologaj kromosomoj. Du kromosomoj el la sama kromosomparo.
neseksa kromosomo (pp eŭkariotoj) Ĉiu kromosomo, escepte de la seksaj kromosomoj. Sin. aŭtosomo.
seksa kromosomo (pp eŭkariotoj) Ĉiu el du homologaj kromosomoj, kies paro ne estas identa ĉe la vir- k in-seksaj individuoj k kiu regas la sekson de la individuo: la virseksaj mamuloj havas malsamajn seksajn kromosomojn (X/Y), dum la inseksaj havas la samajn seksajn kromosomojn (X/X). Sin. heterosomo.
kromosomaro. Tuto de la kromosomoj de unu ĉelo. Sin. kariotipo 2.
kromosomparo (pp duploida ĉelo) Duopo de ordinare similaj kromosomoj, pariĝantaj dum la unua duono de la mejozo, unu devenanta el la virseksa generinto, la alia el la inseksa.