PIV · 5104
gen⁹o
① gen9o ⚥ Kromosoma elemento, heredaĵero, kiu regas la sintezon de polipeptido (k sekve partoprenas en la regado de la ĉel-funkciado) k ankaŭ la sintezon de rRNA k de tRNA. ➞ gena banko, genloko.
ceda geno Vd cedi.
epistata geno. Geno, kaŝanta la efikon de alia geno.
homeota geno. Geno, reganta la embrian disvolviĝon, pli speciale la diferenciĝon de organoj.
hipostata geno. Geno senefika pro la influo de alia geno;
plurefika geno. Geno, efikanta al pluraj ecoj.
reguliga geno. Geno, reganta la agadon de strukturaj genoj.
genaro. Tuto de la genoj de individuo, manifestiĝantaj aŭ latentaj: genaro estas kondiĉita de la genoj, kiujn la unua ĉelo (zigoto) akiras sekve de la unuiĝo de virseksa k inseksa gametoj. ☞ genotipo. ➞ klono.
transgena ⚥ (pp ĉelo, ĉelaro aŭ individuo) Ricevinta kroma(j)n geno(j)n de fremdaj ĉeloj pro transdono, transformo aŭ alia neseksa procezo. ☞ manipulado.
transgenigi. Fari ĉel(ar)on aŭ individuon transgena.