← Reen al P

PIV 2020 · 12917

★proviz/i

proviz/i (tr)
Fari, ke iu aŭ io ricevu en pli-malpli granda kvanto ion bezonatan: provizi armeon per municioj, kelon je vino B, iun je ĉio necesa B, amikon per mono, ĝardenon per akvo Z; provizi la gazetaron per informoj pri la kongreso; provizi aviadilon per benzino dum flugado; lia kuirejo k kelo estas bone provizitaj Z. liveri, ekipi.
Almeti ion al objekto, por ĝin kompletigi: provizi botelon per korko Z, fenestrojn per vitroj, bibliotekon per binditaj libroj; ĉi tiu (juda kvartalo) estis provizita per fortaj muregoj Z; la apogilo de la seĝoj supre estis provizita per tabuleto Z; kvarangula, per la ritpenikoj provizita tuko Z. garni.
Prizorgi: provizi la bezonojn B; la bezonoj estis malavare provizitaj B.
sin provizi, proviziĝi. Havigi al si ion necesan por estonta uzo: por vojaĝoj en la nordaj landoj oni devas ĉiam bone sin provizi Z; kiu lernas E-on, tiu provizas sin per plia armilo por la vivbatalo; multaj presejoj jam proviziĝis je niaj supersignitaj literoj Z.
provizo. Ago provizi k ties rezultoj, t.e. abunda materialo aŭ sufiĉe granda kolekto de objektoj, kiujn oni povas bezoni: prepari provizojn B; li donis al ili provizojn por la vojo Z; observi, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj k viando B; neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj Z; (f) facila akirado de provizo da vortoj Z; riĉa provizo da ideoj Z; la soluleco amasigis en ŝia kapo provizon da pensoj Z. provianto.
proviza. Prezentanta provizon: havi provizan alfabeton por fremdaj sonoj Z. vic-.
provizado. Ago de tiu, kiu provizas: ĝenerala provizado de armeo per municioj, brulmaterialo ktp; la provizado de la modernaj urboj je akvo estas en somero grava problemo.
provizejo. Loko, kie oni tenas provizojn: plenigi la provizejojn per greno; ĝi estas bonega manĝprovizejo Z; benzinprovizejo; (f) ekspluati ĉion, kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso Z.
senproviza. Ne havanta provizojn.