← Reen al L

PIV · 9490

★liver/i

liver/i (tr)
Havigi al aĉetanto la postulitajn varojn: ĉiun kanajlan komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso Z; liverota en la kuranta monato, plej malfrue en Januaro; liveri krudmaterialon al fabriko, viandon al armeo B; liveri ĝis la domo de iu Z; (ironie) fiŝistino, kiu liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj Z. provizo.  liveraŭto, livertempo.
Transdoni en ies posedon: liveri al iu dokumentojn B; liveru nur panon, manĝontoj sin trovos Z; liveri monhelpon al amiko.
(f, io) Havigi, disponigi al iu: neĝo liveras akvon al la kampoj Z; brando liveras vivigan varmon al lia organismo Z; la farmbieno liveris pli k pli multajn ĉagrenojn Z; la riĉaĵoj ne liveras la feliĉon Z; tio liveras bonan rimedon por eviti gripon; la U.V. liveras la radikojn nudajn.
liverado. Ago de tiu, kiu liveras: ili estis devigitaj al liverado de grandaj grenkvantoj.
liveraĵo. Tio, kio devas esti liverita: la liveraĵo malfruiĝis.
liveranto. Tiu, kiu havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj: liveranto de la kortego Z. peranto.