PIV 2026 · Artikolo 1422
aŭto
Derivaĵoj en la artikolo 10
aŭto VETU aŭtomobilo: fermita aŭto malfermebla aŭto ➞ vojo.
aŭti, aŭtadi ntr veturi per aŭto.
aŭtejo loko, kie oni remizas kaj riparas aŭtojn. ➞ garaĝo.
aŭtisto aŭtomobilisto: aŭtisto haltigis sian veturilon antaŭ la garaĝo kaj petis benzinon CPi
1 Ne konfuzu tiun nocion kun aŭtismulo.
bienaŭto aŭto kun kvin pordoj kaj granda spaco por pakaĵo alirebla per la malantaŭa pordo, kiu estas granda kaj havas la ĉarniron supre: unu el la veturiloj estis t.n. bienaŭto, kun neapartigita, fenestrohava kofro CPi
liveraŭto granda aŭto kun loko por multaj liveraĵoj. ➞ kamioneto.
personaŭto aŭto por la transporto de kelkaj personoj.
raŭpaŭto aŭto kun raŭpo 2 ĉe la radoj.
sportaŭto rapida aŭto kun du seĝoj.
ŝarĝaŭto kamiono.