PIV 2020 · 1445
aŭtomobil¹o
aŭtomobil1o. Kvarrada (malofte trirada) veturilo, movata de motoro, k uzanta la ordinarajn vojojn, por transporto de personoj aŭ varoj: turisma, komerca aŭtomobilo; vetkurado de aŭtomobiloj. ☞ motoro, kapoto, kovrumo, remorko, kabrioleto, limuzino. ➞ ralio.
aŭtomobila. Rilata al aŭtomobilo(j): aŭtomobilaj akcesoraĵoj; aŭtomobila sporto.
aŭtomobilismo. Uzado de aŭtomobilo, precipe el la turisma aŭ sporta vidpunkto.
aŭtomobilisto. Posedanto aŭ stiranto de aŭtomobilo.