PIV 2026 · Artikolo 8575

★kovri

Litero K★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 39
  1. kovro
  2. kovrad/o
  3. kovraĵ/o
  4. kovriĝ/i
  5. kovril/o
  6. kovrit/a
  7. kovrum/o
  8. buŝkovril/o
  9. ĉirkaŭkovri
  10. ĉirkaŭkovro
  11. domkovrist/o
  12. fenestr/okovril/o
  13. grund/okovra
  14. grund/okovraĵ/o
  15. harkovraĵ/o
  16. herb/okovro
  17. interkovri
  18. interkovriĝ/i
  19. ĵetkovri
  20. klinkovri
  21. libr/okovril/o
  22. litokovril/o
  23. malkovri
  24. malkovro
  25. malkovraĵ/o
  26. malkovriĝ/i
  27. malkovrit/a
  28. nubkovraĵ/o
  29. nubkovrit/a
  30. nub/okovrit/a
  31. plejkovri
  32. plumkovrit/a
  33. plumb/okovraĵ/o
  34. senkovra
  35. superkovril/o
  36. ŝutkovri
  37. tabulkovri
  38. volb/okovraĵ/o
  39. volv/ekovri
★ kovri tr
1 meti aŭ etendi ion sur la tutan surfacon de objekto:kovri horloĝon per kloŝo kovri kaserolon per fermoplato kovri poton per tuko kovri la kapon per puntaĵo kovri siajn ŝultrojn per mantelo se iu elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin MT mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj MT kovri domon per tegoloj korto kovrita per ŝtona planko B ➞ envolvi, tapeti, tegi, vesti.
2 io etendiĝi sur la tuta surfaco de objekto: nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn Z la tablon kovris la diverskolore brodita silka tablotuko Z nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon MT pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo Z la stratojn kovris dika tavolo da neĝo Z staris la viroj kun la plate kovritaj kapoj Z peco da pano kovrita de tavoleto da butero Z
3 primeti: la virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo Z kiam mi starigas ĝin la tablon kaj diras: kovru vin, tuj aperas sur ĝi bongustaj manĝaĵoj kaj vino B kiu tablojn kovru por festeno? G
4 iu dismeti aŭ disĵeti ion sur iun aŭ ion grandkvante: kovri iun per koto kovri kadavron per polvo ŝi kovris sin per juveloj kovri paperon per desegnaĵoj kovri murojn per pentraĵoj kovri per surskriboj kovri iun per kisoj Z
(figurasence) kovri sin per gloro kovri sian nomon per malhonoro kovri iun per moko
5 io esti dismetita aŭ disĵetita sur io grandkvante: la printempaj floroj kovris la tombon akridoj kovros la supraĵon de la tero MT grandaj armeoj, kiuj kovris la spacon de multe da mejloj Z la tablon kovris pecoj da ŝtofo la tablon kovris libroj la tablon kovris pladoj bona ŝafo, abunde kovrita de lano Z krutaj montoj kovritaj de arbaroj HoY la muroj estis kovritaj de grandaj makuloj de malsekeco Z fingroj kovritaj de kaloj B
(figurasence) esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝon Z paleco kovris ŝian vizaĝon Z ruĝo ne kovris ŝian frunton Z
6 iu kaŝi ion per io kovranta:ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj Z ŝi kovris al si per la manoj la orelojn Z kovru al vi la okulojn per via manplato Z
(figurasence) kovri la buŝon de sia konscienco silentigi la konsciencon Z ŝi penis kovri sian eksciton Z kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon MT amo kovras ĉiujn pekojn MT kovri malsaĝaĵon per sprita enmiksiĝo Z kial do vi vin ne kovris ŝirmis saĝe per rajtoj de pastrino? Z
➞ vuali.
7 io kaŝi ion etendiĝante sur ĝi: pezaj nuboj kovris la ĉielon la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj Z masko kovras vizaĝon ĉambro kovrita de krepusko Z
(figurasence) miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la edzino B nebuloj kovras la rigardon Z
8 kompensi ion kaj tiel malaperigi ĝin: tio ne sufiĉos por kovri la kostojn oferema amiko, kiu kovras pagas ĉiujn deficitojn Z bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras Z ni devas nin demandi, ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon Z malgrandaj disputoj estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la Ligo alportos Z
kovro
1 ago kovri: li ne povis revi pri la kovro de la faritaj ŝuldoj Z ➞ kovropovo; kovroperaco.
2 kovraĵo aŭ kovrilo: tiu vesto estas lia sola kovro MT ŝi havis nenian alian kovron sur si krom siaj haroj Z li faris kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj MT diverskoloraj kovroj de libroj Z nebulo kvazaŭ blanka tola kovro Z la arbo kuŝis etendita sur la neĝa kovro ĉe la bordo Z la tera kovro super la ĉerko delikate forŝoviĝis Z
(figurasence) dioj, prenu la manian kovron
For de okulo lia ! Z
la abismo ne havas kovron MT sub la kovro de amikeco li nur kalumniis
kovrado agado kovri: ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo Z
kovraĵo ia ajn substanco, materialo aŭ aro, kiu tavole kovras: kovraĵo el pajlo kovraĵo el tegoloj kovraĵo el mortero kovraĵo el plantoj ➞ grundokovraĵo, harkovraĵo, nubkovraĵo, volbokovraĵo.
kovriĝi iĝi kovrita: la remparo kovriĝis per abunda herbo Z la tero tute kovriĝis per nebulo Z Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo MT ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo Z
(figurasence) iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto MT la blanka vizaĝo kovriĝadis per flamkolora ruĝo Z kovriĝu la kulpo MT
kovrilo
1 objekto, per kiu oni kovras, ekz.:
a fermoplato: oni albatis la kovrilon de la ĉerko Z vi povas malfermi la keston, sed vi devas teni la kovrilon en la mano Z
b fenestrokovrilo: la brile verdaj kovriloj de la fenestroj Z
c litkovrilo: lanuga kovrilo etendu la piedojn, kiom via kovrilo permesas en Ŝeol vermoj estos via kovrilo MT (figurasence) peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj Z ➞ kovrilsako.
ĉ ekstera parto de libro, konsistanta (ĉe broŝuro) el folio de papero aŭ kartono aŭ (ĉe bindita libro) el du kartonaj plataĵoj tegitaj per papero, tolo aŭ ledo, kaj kiu estas surgluita sur la kunkudritaj kajeroj.➞ jaketo 2.
2 io abstrakta, kio ŝirmas aŭ baras: mi neniam kovrilon faris el la pastra rajto Z iam defalos la kovrilo de viaj okuloj Z
kovrita
1 tia, ke iu aŭ io kovris ĝin: lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko Z la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj FE la montoj estis kovritaj de neĝo Z
2 tablo primetita: tie estis kovrita granda tablo, kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo Z ĉi tie trovadis malsatanto kovritan tablon Z tablo kovrita faras amikojn Z
3 (figurasence) ne rekte aŭ ne klare esprimita: paroli per vortoj kovritaj Z ĵeti kovritajn rigardojn
kovrumo kapuĉo 2.
buŝkovrilo
1 kovrilo por buŝo.
2 ARME leda ujo, per kiu oni kovras la buŝon de kanono 1 dum nepafado.
ĉirkaŭkovri envolve kovri ion: nur blanka tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian gracian korpon Z la kaptitan fiŝon ili tuj ĉirkaŭkovras per malseka argilo FK
ĉirkaŭkovro ago ĉirkaŭkovri kaj ties rezulto: unu el la potencaj reĝoj kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro Z tiam magie defalis la rana ĉirkaŭkovro de la reĝidino Z
domkovristometiisto, kiu kovras tegmentojn per tegoloj, ardezoj k.s.
fenestrokovrilo kunaĵo el tabuloj aŭ platoj por kovri fenestron (ekstere aŭ interne) per alkroĉiĝo, malfaldiĝo aŭ turniĝo sur ĉarniroj kaj ĝin ŝirmi kontraŭ ŝtelistoj, taglumo k.a.: la fenestrokovriloj estis fermitaj Z tabuleta fenestrokovrilo volvebla fenestrokovrilo Sin. fenestrumo, kovrilo 1 b, ŝutro.
grundokovra tavolo de plantoj kovranta grundon sub pli altaj plantoj en arbaro.
grundokovraĵo tavolo de malaltaj plantoj kreskantaj inter pli altaj plantoj en arbaro.
harkovraĵo kovraĵo el haroj.
herbokovro herbaro: ŝi paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro Z
interkovri objekto parte kovri alian objekton. ➞ imbriki, surkunigi.
interkovriĝi du objektoj parte kovri unu la alian.
ĵetkovri kovri ion per ĵeto: plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris per strioj da lumo kaj ombro Z tablo, kiu estis ĵetkovrita de multe da rubandoj kaj pecoj da ŝtofo Z
klinkovri KONS MARN tabulkovri surfacon tiel, ke ĉiu tabulo klinite kovras parton de la suba tabulo. ➞ imbriki, interkovri.
librokovrilo papera aŭ plasta kovrilo, kiun oni surmetas al libro por ĝin ŝirmi.
litokovrilo TEKSgranda teksaĵo el lano aŭ simila ŝtofo, per kiu oni kovras sin sur lito aŭ aliloke por konservi la varmon: mi envolvis lin en lanajn litkovrilojn Z liteto kovrita de brodita litkovrilo Z feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj Z Sin. kovrilo 1 c.
malkovri
1 lasi ion videbla, deprenante ĝian kovron: malkovri la kapon por saluti malkovru vian kruron MT la nudecon de sia fratino li malkovris MT ŝi venis , kaj malkovris la piedparton de la kuŝejo MT malkovri pladon malkovri poton la malalta maro malkovris la rifojn se vi al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan Z
via nudeco estas malkovrata al viaj amistoj MT ➞ malkaŝi.
2 esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion antaŭe nekonatan: malkovri trezoron malkovri naftofonton malkovri orminejon malkovri manuskripton malkovri novan planedon malkovri dezertan insulon malkovri fizikan leĝon malkovri la kaŭzon de malsano Kolumbo volis malkovri novan mondon Z ➞ eltrovi.
3 fine ekscii kaj diskonigi ion, kion aliaj volis teni kaŝita: niaj observ-aviadiloj malkovris la bazon de ĵetado de la raketoj penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro Z vi al li malkovru
La tutan veran staton, ke mi estas
Freneza nur ŝajne Z
malkovri konspiron malkovri ies sekreton Z li malkovros viajn pekojn MT
4 konfidence konigi al iu ion, kion oni tenis sekreta: malkovri antaŭ iu sian koron Z la koron mian mi al vi malkovris Z malkovri al iu siajn intencojn se Dio sin malkovrus al la homo ➞ riveli
malkovro ago malkovri: la solena malkovro de la statuo MT LUDO ŝako per malkovro kia feliĉo se oni povas veturi por fari malkovrojn ! Z
malkovraĵo
1 io, kion oni malkovris: libro, en kiu li priskribis siajn malkovraĵojn pri la azteka kulturo SSz
2 ne kovrita parto de korpo, konstruo, grundo k.a.
malkovriĝi iĝi malkovrita: malkovriĝis la kuŝujoj de la maro MT tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj MT al li malkovriĝis ankoraŭ pli multe el la skribo Z la plano de l’ junulo malkovriĝas Z
malkovrita
1 ne havanta kovraĵon aŭ kovrilon: malkovrita poto malkovrita kapo sub malkovrita ĉielo eksterdome Z
2 ne kaŝanta siajn sentojn aŭ pensojn: lia maniero de agado inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema Z
nubkovraĵo METE unuforma nubtavolo, kiu tute aŭ plejparte kovras la ĉielon.
nubkovrita, nubokovrita prezentanta multe da nuboj: korto, kiu havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo Z nubkovrita monto
plejkovri BOTA specio aŭ grupo de specioj kovri pli grandan areon ol aliaj specioj en iu loko. ➞ domini.
plumkovrita kovrita per plumoj.
plumbokovraĵo tubforma tavolo el plumbo, kiu ŝirmas paperizolitan kablon kontraŭ malsekeco.
senkovra tia, ke oni ĝin ne kovris: senkovra korto senkovra naĝejo ➞ sentegmenta.
superkovrilo litkovrilo (ofte dekoracia) por kovri liton, kiam oni ne dormas en ĝi.
ŝutkovri kovri ion per ŝutado: ĉion ŝutkovranta hajlego Z la tombo estis ŝutkovrita per sablo Z
tabulkovri
1 KONS kovri la plankon de loĝejo per tabuloj.
2 MARN tegi la eksteron de boato, ŝipo k.s. per lignaj tabuloj.
volbokovraĵo KONS likimuna tavoletoda asfalto aŭ mortero etendita sur volbo por bari la penetron de akvo.
volvekovri volviĝante kovri ion: tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj Z