← Reen al B

PIV · 1926

★bind/i

bind/i (tr)
Kunkudri la kajerojn de libro k surmeti sur ilin rigidan kovrilon: marokene bindita libro. broŝuri, kartoni.
💻 Fari munteblan programdosieron el sendepende tradukitaj partoj, la celdosieroj de tradukilo: bindilo; bindŝargilo. ŝargi.
bindado. Ago de tiu, kiu bindas.
bindaĵo. Tuto de la kudraĵo, kovriloj k dorso de bindita libro: bovidleda bindaĵo; tolbindaĵo.
bindisto. Profesiulo pri bindado.
duonbindaĵo. Bindaĵo, en kiu nur la dorso estas leda.
nebindita. Broŝurita.