← Reen al M

PIV · 10714

munt⁴i

munt4i (tr)
Fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon: munti horloĝon, aŭtomobilon, frezmaŝinon; (f) munti objekton por mikroskopa observo.  vitro.
Enfiksi juvelŝtonon: munti brilianton sur ringo.
💻 Legi programon ks en la memoron de komputilo: munti presilzorgilon, tiparon. lanĉi, ŝargi.
📷 Elekti, enordigi k kunigi en unu definitivan strion la scenojn diversloke k diverstempe filmitajn.
muntado. Ago de tiu, kiu muntas: halo por muntado de kamionoj; la muntado estas la okazo, kie aperas la stilo propra al reĝisoro.
muntaĵo. La muntita tutaĵo.
muntisto. Laboristo, kiu prizorgas la muntadon.
muntumo. Peco, sur aŭ en kiu estas muntita la koncerna objekto: la muntumo de segilo, de diamanto. framo.
almunti. Aldoni per muntado parton al aparato.
malmunti Z. Apartigi la diversajn pecojn, el kiuj konsistas aparato aŭ maŝino: estas necese malmunti la karburilon.
remunti. Denove munti ion malmuntitan: la remuntado de trapikita k riparita pneŭmatiko.
aksmuntaĵo. Muntaĵo, kiu portas la pivotojn de rado k en kiu tiu ĉi turniĝas.