← Reen al L

PIV · 9092

lanĉ⁹i

lanĉ9i (tr)
Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton ks), provante ties fortikecon k funkciivon.
Forlasi al la ĝenerala uzado novaĵon (vorton, verkon, dancon, modon k.a.), provante ties sukceson.
💻 Ekfunkciigi komputilan programon: lanĉi aplikan programon. munti, ruli.
lanĉo, lanĉado. Ago de tiu, kiu lanĉas: la lanĉ(ad)o de nova submarŝipo, de revuo, de robostilo.