← Reen al R

PIV 2020 · 13658

★rul/o

rul/o
Pli-malpli longa objekto cilindroforma: rulo da paperoj Z; rulo por platigi paston; rulo de skribmaŝino; (f) tio (drinkado k kartludado) estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari Z.
Forta ondego, kiun maro turne puŝas al la bordo. hulo.
(ark.) = cilindro.
ruli (tr)
Movi en iu direkto objekton, turnadante ĝin ĉirkaŭ ĝia akso: ruli barelon en kelon, dehakitan arbotrunkon per leviloj; kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos X; la infanoj rulis neĝbulon laŭ la strato; la rivero rulas ŝtonojn; renversinte la pladeton, ili rulis ĝin sur la planko B; ruli globeton inter siaj fingroj; la infano ekridis de ĝojo, rulis sin sur la tero Z; (analoge) ruladi la okulojn (ĉiudirekte). giri, rotacii, ŝlifi, turni, volvi.
Estigi movon, kiu donas la impreson de rulado: la maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon Z; la tritikaj kampoj rulis ondojn de oro; la vento rulas la nebulon, la kamenfumon.
Eligi sonon kun vibra reeĥa efekto: ruli versojn; ruli la rojn; la orgeno rulis sub la volboj majestajn tonojn; vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn bruojn Z; (f) (grandan) agon tra generacioj k landoj la buŝo de l’ poetoj pligrandigante rulas Z; (abs) sub rulanta krakego Z (de la tondro).
💻 Plenumigi komputilan programon: uzanto rulas programon en komputilo per la mastrumilo; la kapablo de programo ruliĝi per diversaj komputiloj; rultempa eraro. lanĉi, munti.
rulado
Ago de tiu, kiu rulas: Sizifa rulado de ŝtono; rulado de tamburoj Z; oni aŭdas la lastajn ruladojn de la tondro.
𝅘𝅥𝅰 Gamo rapide kantata sur unu sama silabo.
rulaĵo. Io rulita, i.a.:
🍴 Vianda aŭ fiŝa tranĉaĵo, aŭ brasika folio, rulita k garnita (per farĉo ks): vegetara rulo.
🍴 Kuka pasto, rulita k garnita per konfitaĵo.
(fm) Mane kunvolvita aŭ kunrulita cigaredo kun fumebla substanco: mariĥuana, haŝiŝa rulaĵo; mi vidis ŝin […] kun botelo aŭ rulaĵo inter la fingroj JC.
ruligi. Fari, ke iu ruliĝu sur radoj: al la veturigistoj mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron Z.
ruliĝi
Moviĝi, turniĝante ĉirkaŭ sia akso: feraj reloj, sur kiuj ruliĝis la radoj Z; la pizoj ruliĝis sur la teron Z; la grandaj moneroj ruliĝis sur la planko Z; la globeto ruliĝis en fendon; ha, vi denove ruliĝadis sur la lito! Z; (f) rado de doloro k de ĝojo en mia kor’ ruliĝas (mi estas jen en doloro, jen en ĝojo).
Antaŭeniĝi pere de la ruliĝado de subportantaj radoj: la veturilo ruliĝis tre rapide Z; veturiloj ruliĝadis brue tra la stratoj B; la ruliĝanta grandega veturilo Z.
Veturi per radveturilo: ni ruliĝos la tutan tagon; nun la vojo estas pli bona, k ni povos ruliĝi pli rapide.
Antaŭeniĝi per onda movo: tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo Z; tie, kie nun la maro ruliĝas sur la sablan grundon Z; ondego ruliĝis trans la buspriton Z; la mara nebulo ruliĝadis super la akvo Z.
Transverse balanciĝadi, alterne suprenigante babordon k tribordon: la boato, ne plu obeante la rudron, komencis forte ruliĝi. tangi.
Ricevi angulan moviĝon ĉirkaŭ la longakso.
ruliĝado. Serio de la movoj, vibroj ktp de io ruliĝanta: la erikejo aspektis alloga k invitanta al ruliĝado Z; la ruliĝado de ŝipo estas pli ĝena k danĝera, ol la tangado; ŝi aŭdis la ruliĝadon de la maro okcidente Z.
rulilo. Malgranda rado, per kiu oni povas rulŝovi pezan objekton: ruliloj de brakseĝo, de movebla stovo.
rulujo. Parto de lagro, en kiu ruliĝas globetoj aŭ ruloj.
rulumi (tr)
Volvi 1.
Volvi skribrulaĵon de unu bastono al alia por legi ĝin.
💻 Movi (tekston) sur komputila ekrano por rigardi tekston, kiu estas tro granda por la ekrano aŭ por la fenestro: rulumi tekston tra longa dosiero. foliumi.
alruliĝi. Alproksimiĝi, ruliĝante: la ondoj alruliĝis sur la sablon; veni hejmen en kaleŝo, alruliĝi tiel al ia najbaro! Z.
deruli. Movi de iu loko, rulante: kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo? N; tiam oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo k trinkigadis la ŝafojn X; la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis Z; sur ŝia vango deruliĝis pezaj larmoj Z.
ekruliĝi. Komenci ruliĝi: la kaleŝo ekruliĝis for Z; ĉevalojn ili havas ĉi tie tre bonajn, ni tiel bonege ekruliĝus! Z.
elruliĝi. Eliri ruliĝante: ĉiuj kvin pizoj elruliĝis en la lumon de la suno Z; nuboj da fumo elruliĝis el la fenestroj de la brulanta domo.
forruli. Forigi, rulante: nebulo, kiun la vento forrulis Z.
kunruli. Ruli objekton ĉirkaŭ ĝi mem: kunruli mapon, tapiŝon; la ĉielo kunruliĝis kiel skribrulaĵo X. volvi.
kunrulo, kunrulado 💻 Samtempa plenumo de pluraj programoj per la samaj komputaj rimedoj: kunrulaj algoritmoj. tempopartigo, paralelismo.
preterruliĝi. Veturi per radveturilo preter io: li preterruliĝis en sia ĉaro.
transruliĝi. Ruliĝante, transiri: la Norda Maro povus transruliĝi super ili, k ili tamen restus starantaj Z.
draŝrulo. Peza rulo, uzata por draŝi: kiel draŝrulo ĝi (krokodilo) kuŝas sur la ŝlimo X.
falruliĝi. Falante, ruliĝi ĉirkaŭ si mem: li falruliĝis de branĉo al branĉo.
folirulozo 🌾 Virusmalsano de terpomo.
gladruli. Kalandri.
hakruleto. 🍴 Malgranda rulo el hakita manĝaĵo, precipe viando, spicita k rostita: Balkana, Orienta hakruleto; hakruleta bulko.
inkrulo. Rulo por ŝmiri paperfolion per inko.
plenruliĝo Kompleta turniĝo de aviadilo ĉirkaŭ sia longakso.
printemporulo 🍴 E-Azia entreo, konsistanta el pastorulo farĉita per hakitaj legomoj, mungidoj k foje kokaĵo: Sajgona printemporulo.
skribrulaĵo. Rulo el ia materialo, sur kiu estas skribita teksto: oni trovis unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita […] X; la skribrulaĵoj de la Morta Maro.
ŝoserulilo. Peza cilindro el metalo, uzata por rulpremi ŝoseon.
teksorulo. Longa cilindro de teksmaŝino, ĉirkaŭ kiu oni muntas la varpon.