PIV · 15346
tang/i
tang/i (ntr)
1 (pp ŝipo) Oscile moviĝi laŭlonge, alterne suprenigante la pruon k la pobon: ŝipo tangas, kiam ĝi ricevas la ondojn de antaŭe aŭ de poste. ☞ ruliĝi.
2 Danci tangon 2.
tango
1 = tangado.
2 𝅘𝅥𝅰 S-Amerika kanto, el kiu evoluis danco kun malrapida, volupta ritmo.
tangado. Serio de la movoj de tanganta ŝipo.