PIV 2020 · 2536
cilindr¹o
cilindr1o
1 ∆ a) Surfaco estigita de rekto (la generanto), kiu moviĝas paralele al si mem k kiu tranĉas fiksan kurbon (direktanton de la cilindro): cirkla cilindro (kies direktanto estas cirklo k kies generanto estas orta al ĝi). b) Solido, kies rando estas cilindro a). c) Barita parto de cilindro a) aŭ b).
2 👥 Cirkla cilindro.
3 Ⓣ Samforma ujo, en kiu moviĝas piŝto: pumpila cilindro; ducilindra, kvarcilindra motoro; (analoge) okcilindra aŭto.
4 ♜ Samforma ŝtono, gravurita per bildoj aŭ kojnoformaj tekstoj, k uzata kiel sigelilo en Babilonio k Asirio.
5 Samforma objekto: cilindro de skribmaŝino; urinaj cilindroj (⚕ mikroskopaj cilindroj, kelkafoje ĉeestaj en la urinaj sedimentoj).
centra cilindro 🍁 Steleo 2.
kortika cilindro 🍁 Kortiko 3.
cilindra
2 Rilata al cilindro: cilindra kapacito de motoro (en cm3).
inkocilindro. En kelkaj multobligaj aparatoj, cilindro, per kiu oni ŝmiras inkon sur la modelon.
lampocilindro. Vitra cilindro, uzata ĉe olea aŭ petrola lampo.
rulcilindro = tamburo 2.
varpocilindro = rultrabo.